Rudi ALTIG (naskiĝinta en la 18-a de marto 1937 en Mannheim, mortis la 11-an de junio 2016 en Remagen) estis germana biciklisto kaj iĝis kvarfoja mondĉampiono.

Rudi Altig
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1937 (1937-03-18)
en Mannheim
Morto 11-an de junio 2016 (2016-06-11) (79-jaraĝa)
en Remagen
Mortokialo kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioOkcidenta Germanio
Okupo
Okupo biciklisto • track cyclist • sporting director
vdr
La sportisto en la jaro 1972-a

Vivo sportista redakti

Li komencis biciklisti kiel 15-jaraĝulo. En 1952 li startis je la unua fojo ĉe biciklokrosa konkurso. Trarompon karieran li atingis en la 1959-a jaro kiam li iĝis amatora mondĉampiono en la kategorio 4000 metroj da persekutado. Tiun sukceson eblis ripeti en 1960 kaj 1961, ankaŭ inter profesiuloj.

Je la komenco de la 1960-aj jaroj li krome iĝis eminenta surasfalta konkursbiciklisto kaj li famiĝis antaŭ ĉio pro siaj sprintoj. Tamen li neniam estis la numero unu pro daŭraj problemoj ĉe montaraj konkursetapoj.

En 1962 li venkis ĉe la Hispana Rondirado (Vuelta a España), en 1964 la Flandra Rondirado (De ronde van Vlaanderen) kaj en 1968 la Konkurson de Milano al Sanremo. En 1966 li venkis ĉe Nürburgring kaj iĝis mondĉampiono profesiula antaŭ Jacques Anquetil. Ekster tio li venkis en 23 sestagajn konkursojn kaj fariĝis 13 fojojn germana ĉampiono.

La mondekonataj rondiroj nomitaj Tour de France tamen neniam vidis lin kiel venkanton; almenaŭ li portis de 1962-69 sume dum 18 tagoj la flavan trikotaĵon indikantan la potagan venkinton. Tie lia plej bona rezulto estis tria rango en la 1966-a jaro.

Agadoj post retiriĝo redakti

Post retiriĝo el aktiva sportado en 1971 li trejnis ĝis 1975 la germanajn amatorojn biciklistajn. En 1977 li estis sporta gvidanto de la konkursa stalo de Eddy Merckx kaj ĝis 1981 ĉefo de la teamo de la aŭstra firmao Puch. Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li apartenis honorofice al la prizorgista stabo de la germana profesiuloj dum mondĉampionadoj.

Literaturo redakti

  • Sigmund Durst: Rudi Altig. Der Weg eines Weltmeisters. Limpert, Frankfurt am Main 1960
  • Munzinger-Archiv: Internationales Sportarchiv 2/02

Eksteraj ligiloj redakti