Rudi Carrell

Rudi Carrell, artistnomo de Rudolf Wijbrand Kesselaar (Alkmaar, 19-an de decembro 1934Bremeno, 7-an de julio 2006), estis distristo, kantisto, televidoprezentisto, filmproduktisto kaj aktoro. Kvankam li venis el Nederlando, li antaŭ ĉio tre populariĝis kiel tv-personeco en Germanio. Li loĝis ekde 1974 in Syke, loko sude de Bremeno.

Rudi Carrell
Persona informo
Naskonomo Rudolf Wijbrand Kesselaar
Naskiĝo 19-an de decembro 1934 (1934-12-19)
en Alkmaar
Morto 7-an de julio 2006 (2006-07-07) (71-jaraĝa)
en Bremeno
Mortokialo pulma kancero
Tombo Heiligenfelde
Lingvoj germananederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro André Carrell
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto • programdirektistofilmproduktoro • filmaktoro • prezentisto • televida aktoro • filmreĝisoroscenaristo • televida produktoro
vdr

Vivo redakti

Carrell unue furoris en sia patrujo Nederlando antaŭ startigo de amuzigaj televidaj programoj en Germanio, i.a. de Rudi-Carrell-Show (inter 1965 kaj 1973 kaj inter 1988 kaj 1992) respektive Am laufenden Band (inter 1974 kaj 1979).

Sed menciindas ankaŭ la komikaĵaro Rudis Tagesshow (1981–1987), imitado de novaĵelsendoj, kaj la partnerperantaj formatoj Herzblatt (1987–1993) respektive Laß dich überraschen (1988–1992).

Carrell ankaŭ gvidis leĝerajn intervjuspektaklojn titole 7 Tage, 7 Köpfe (1996–2003) por la privata kanalo RTL.

Honoroj (elekto) redakti

  • Bambi
  • Deutscher Comedypreis
  • Deutscher Fernsehpreis
  • Goldene Kamera (por la dumviva laboro; 2006)

Vidu ankaŭ redakti