Rudolf Diener Dénes

Rudolf Diener Dénes [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diener Dénes Rudolf estis hungara pentristo. Lia familia nomvarianto estis Diener-Dénes, lia persona nomvarianto estis Rezső [reĵO].

Rudolf Diener Dénes
Persona informo
Naskonomo Diener Rudolf
Naskiĝo 28-an de januaro 1889 (1889-01-28)
en Nyíregyháza
Morto 3-an de aŭgusto 1956 (1956-08-03) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Rudolf Diener Dénes [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1889 en Nyíregyháza, li mortis la 3-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rudolf Diener Dénes lernis diversajn metiojn en sia naskiĝurbo, poste en 1909 li venis al Budapeŝto. Li studis en vespera kurso de Reĝa Industriarta Lernejo (tage li laboris), poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1910-1913), fine li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Ferenczy kaj Henrik Pap. Li studvojaĝis al Vieno en 1916, poste li lernis laŭvice en privataj lernejoj de Béla Iványi-Grünwald kaj József Rippl-Rónai. En 1919 li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét). Inter 1924 kaj 1931 li vivis en Parizo. En 1944 li estis deportita, sed li rifuĝis kaj kaŝiĝis. En 1946 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Li ricevis premiojn inter 1934-1952. Li edziĝis kun hungarino en Parizo en 1929, baldaŭ 2 gefiloj naskiĝis.

El solaj ekspozicioj redakti

  • 1924, 1931, 1934, 1937, 1942, 1948, 1968 Budapeŝto
  • 1925, 2003 Parizo
  • 1982 Szentendre
  • 1989 Kaposvár

El grupaj ekspozicioj redakti

  • 1910, 1915, 1917-1918, 1920, 1922, 1924-1925, 1929-1957, 1960, 1964-1965, 1968, 1996 Budapeŝto
  • 1936 Vieno
  • 1948 Londono
  • 1951-1953, 1956, 1963, 1968 Szentendre
  • 1968 Kecskemét
  • 1969, 1997 Nyíregyháza
  • 1973 Pécs
  • 1996 Zalaegerszeg

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Önarckép (1920)
  • Szentendre (1932-1933)
  • Szentendrei utca (1938)
  • Kislány virággal (1941)
  • Csendélet
  • Kilátás a Dunára
  • Budai táj

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti