Rudolf Fischer

germana komputikisto kaj esperantisto

D-ro Rudolf-Josef FISCHER (naskiĝis en 1944 en Greven) estas germana matematikisto, lingvisto kaj esperantisto.

Rudolf Fischer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1944 (1944-02-24) (80-jaraĝa)
en Greven
Lingvoj Esperantogermanalatina
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Gunnar R. Fischer
Okupo
Okupo esperantisto • matematikisto • lingvisto • germanisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.rudolf-josef-fischer.de/
vdr

De proksimume 1975, li seninterrompe aktivas por la Germana Esperanto-Asocio, kie li akceptis diversajn taskojn, postenojn kaj honorigojn:

Li tradukis al Esperanto la infanlibrojn Maks kaj Morits de Wilhelm Busch kaj Hirthara Petro de Heinrich Hoffmann. Krome li kaj lia edzino Hedwig (nomata Heti) organizis de 1986 ĝis 1990 la familian Esperanto-renkontiĝon Printempa Semajno Internacia (PSI).

Li estas patro de tri denaskaj esperantistoj: Gudrun Fischer, Gunnar R. Fischer kaj Harald Fischer.

En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto, de kiu li demisiis en 2015.[1]

En 2020 li elektiĝis kasisto de la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Jam antaŭe li aktivis tie kiel komisiito pri la kaso kaj ĉeforganizanto de la Bibliaj Tagoj.

Referencoj redakti

  1. Membroj kaj korespondantoj. Arkivita el la originalo je 2015-10-29. Alirita 2015-11-10.

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Andreas Emmerich2007 - 2013Sebastian Kirf