Rudolf Hromada

ĉeĥa bankoficisto kaj esperantisto

Rudolf HROMADA (naskiĝis la 9-an de novembro 1890; mortis la 26-an de oktobro 1964) estis ĉeĥa esperantisto, Esperanto-vortaristo kaj bankoficisto. Membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto.

Rudolf Hromada
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1890 (1890-11-09)
en Prague XIX
Morto 26-an de oktobro 1964 (1964-10-26) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioProtektorato Bohemio kaj Moravio
Okupo
Okupo esperantistoverkistotradukisto
vdr

Vivo redakti

Pri lia vivo estas malmulte konata. Post kvarjara restado en la koncentrejo Buchenwald Hromada en 1945 revenis al Prago.[1]

Esperanto-agado redakti

Hromada estis profunda konanto de la lingvo kaj kune kun Stanislav Kamarýt la gvidanta personeco de la movado dum la tutaj jardekoj, kiun li organizis ankaŭ internacie, kaj metis bazon por ĝia altnivela tradicio kiel la ĝenerala sekretario de la tiama Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista en la jaro 1922. Li estis ano de la Internacia Centra Komitato (ICK) depost ĝia fondo ĝis 1930, poste konsilanto, kaj komitatano de UEA.

Kune kun K. Bouška li fondis kaj de 1921 ĝis 1923 redaktis Ĉeĥoslovakan Gazeton kun suplemento Nova Eŭropo, kie li defendis la rajtojn de la malgrandaj popoloj. Same li estis longjara eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo La Progreso, revuo unu el la plej bonaj, kun alta nivelo lingva, literatura kaj informa, post la dua mondmilito la dua ĉefredaktoro de la Revuo Esperantista. Aŭtoro de la plej bonaj vortaroj (Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta).

Tradukado redakti

Virtuoze li tradukadis el preskaŭ ĉiuj ĉeĥaj poetoj (Erben, Sv. Čech, Machar, Bezruč, Heyduk, Sládek, Vrchlický, Zeyer, Wolker, Dyk, Seifert, Sova, Šrámek, Toman, Neumann k. a.), same kantojn kaj ariojn. Liaj tradukoj aperadis en Esperanto-gazetoj de la tuta mondo. Krestomatio el liaj tradukoj aperis en la almanako de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sub la nomo Intima Triptiko.

Liaj tradukoj : Popolsumigo en Aŭstrio; en la ĉeĥan lingvon li tradukis la Antaŭparolon de Zamenhof al La Unua Libro. Lia precipa traduko estas Raporto skribita sub pendumila maŝo de Julius Fučík.

Verkaro redakti

Originaloj redakti

  • O našem svazu (Esperantský zpravodaj, 2/listopad/1920)
  • IV. valné shromáždění Svazu čsl. esperantistů (Esperantský zpravodaj, 3/květen/1923)
  • Teknika lingvo (La Progreso 5-6/1918)
  • Kroniko (La Progreso 9/1920)
  • Paska konferenco en Geneve (Progreso 1924, p. 46, 71, 82)
  • Centra komitato (Progreso 1924, p. 6)
  • Zamenhof-monumento (Progreso 1924, p. 6)
  • Ĝenerala kunveno de ĈAE (Progreso 1924, p. 41, 62)
  • Ĉeĥoslovaka kongreso esp. 1924 (Progreso 1924, p. 65, 72, 77, 89)
  • Neksta (Progreso 1924, p. 10)
  • Ĉeĥa filozofo (= Vorovka) pri Esperanto (Progreso 1925, p. 37)
  • Al tradukantoj de poemoj (Progreso 1925, p. 67)
  • Sokolka (Esp. terminoj de gimnastiloj) (Progreso 1925, p. 53)
  • České „si“ a „se“ (Progreso 1925, p. 80)
  • Jena (Progreso 1925, p. 80)

Tradukoj redakti

  • BAYER, A. Dr.:
    • Zimní klid rostlin a rychlení (manuskripto)
  • BECHYNĚ, R.:
    • La sonorilo sur la mara fundo (La progreso I/1918, n‑o 1‑2, p. 8)
  • BEZRUČ, Petr:
    • Bernard Žár (Sileziaj kantoj)
    • Tri riveroj (Esperantista VI-1951, čís. 2, str. 12; strojopis od V. Podhradské)
  • CÍSAŘ, Jaroslav:
    • La unua prezidanto de la ĉs. Resp. (První president republiky, brošura 1920)
  • ČAPEK, Karel:
    • Fabrikejo de Absoluto (ĉap. 2, 3) Továrna na absolutno (La Progreso XI, 1928, 1929, č 2/3 na str. 14‑16, v.č. 4 na str. 35‑38)
    • Geografia karto (rukopis)
    • Melankolio (rukopis)
    • La nomo (Jméno, rukopis)
    • Oriento (Orient, La Progreso, XV, 1934, 1935, č. str. 78‑79)
    • Paco de dio (rukopis)
    • Sur la sojlo de la misteroj (O nejbližších věcech, La Progreso XIV, 1932, č. 1, str. 3‑4)
    • Ŝtelita kakto (La Progreso XII 1930, č. 1, str 2‑6; separátní otisk z časopisu La Progreso XII 1930, č. 1, str 2‑6)
  • ČECH, Svatopluk:
    • Dagmar (Dagmar, rukopis)
  • DURYCH, Jaroslav:
    • Amo al la patrujo (Láska k vlasti, rukopis u Novobilského)
  • DYK, Viktor:
    • La patrujo parolas (Země mluví, Intima triptiko)
    • Silueto (Silueta, rukopis)
    • Timema (Bázlivá, rukopis, Intima triptiko)
  • FUČÍK, Julius:
    • Testamento (Esperantista 1950, č. 1‑2. str. 18)
    • Raportaĵo de sur ešafodo (Reportáž psaná na oprátce, rukopis)
    • Riporto skribita en pendumila maŝo (Reportáž psaná na oprátce, knižně)
  • HANTICH, O.:
    • Sčítání lidu v Rakousku 1910 (Česká národní rada 1911)
  • HEYDUK, Adolf :
    • Ciganaj melodioj (Cigánské melodie, rukopis)
    • Jana. Donu la manon! (Jana. Dej mi ruku! La Nica Literatura revuo, 33, 1961, p. 97‑98)
    • Sonorilo (Zvon, La Nica Literatura Revuo, Starto‑Panoramo, p. 34)
  • HORA, Josef:
    • En la sunlumo (Nica Literatura Revuo, 33, 1961, s. 99)
  • HOŘEJŠÍ, Jindřich:
    • El "Muziko sur la placo" (Z "Hudba na náměstí", Nica Literatura Revuo, 33, 1961, s. 100)
  • KAMINSKÝ, Bohdan:
    • Poeto (Básník, La Nica Literatura Revuo, 33, 1961, s. 102)
  • KOŽÍK, František:
    • En Katenoj (V poutech, rukopis)
    • Sopiro (Touha, Intima Triptiko, Panoramo, s. 41)
  • KŘIČKA, Petr:
    • Medynia Glogowska (manuskripto)
  • LOVOR, Jiří:
    • Somero (Léto, rukopis 13.X.1950)
  • MACHAR, Josef Svatopluk:
    • Antikva Roma (Český espereantista, str. 163, 1908/1909)
    • Komenský, Hus, Galileo (rukopis 1923)
    • Comenius post la konkludo de la paco en Westfallen (rukopis)
    • Ĉapitro el Romo (Kapitola z Říma, Český esperantista III/1909)
    • La ĉeĥa libro (Česká kniha, La Progreso, 1928, 7‑8, s. 71‑73)
    • Reĝino Elizabeta super la verdikto pri Maria Stuart (La Nica Literatura Revuo, 37, 1967, s. 5)
    • El trajno (Z vlaku, rukopis, Bulteno EK Brno 2/1962)
    • Hus ‑ Al T.G.Masaryk (Hus ‑ T.G.Masarykovi, rukopis)
    • Rekviemo, Post balo (Rekviem, Po plese, rukopis, Cs. antologio s. 182, Intima Triptiko s. 20)
    • Lais (Lais, rukopis)
    • Perdita paradizo (Ztracený ráj, Esperanto 1926, s. 52, Cs. antologio, s. 182 do čínštiny)
    • Sur Golgoto (Golgotha, rukopis)
    • Sur istmo (Ĉs. antologio, s. 175
  • MASARYK, T.G.:
    • Moderna amo (Moderní láska, Český esperantista IV/1910, IV/86)
  • NERUDA, Jan:
    • Miaj samkvartalanoj (Moji rodáci, Ĉeĥoslovaka gazeto I/1921, 3‑4, s. 2)
    • Steloj ĉiele semiĝis (Intima Triptiko, s. 6)
    • Kosmaj Kantoj (z Písní kosmických, rukopis)
    • Také to slunce ohnivé (rukopis 1923)
  • NEUMANN, S.K.:
    • En aprilo (V dubnu, Esperantista 5, 1951, s. 5)
    • Ne perfidu (Nezrazuj, Esperantista 5, 1951, s. 5)
    • Pri sia vivo ĉiu timas (Každý se bojí o svou kůži, Esperantista 5, 1951, s. 5)
    • Kanto vendreda (Zpěv páteční, Esperantista 5, 1951, s. 5)
  • PUJMANOVÁ, Marie:
    • La patrinoj kaj la senarmigo (La Progreso, 8, 1931, s. 90)
  • RON, Z.:
    • Venko de Lumo (Literatura Mondo 1932, s. 195)
  • RUTTE, Miroslav:
    • Fajra ondo (La Nica Literatura Revuo)
    • Scienca utopio en la moderna ĉeĥa romano (La Progreso, III/1926, 3, s. 31)
    • Simpla leganto kaj kritikisto (Prostý čtenář a kritik, Esperanto 1923, s. 222)
  • SEIFERT, Jaroslav:
    • Aŭtuna rememoro (Podzimní vzpomínka, rukopis)
    • 14.IX. 1937 (rukopis)
    • En angulo ĉe l' patrino (Kultura aldono al Informoj de CSEK, 1, 1966, s. 3)
    • Junio (Červen, Intima triptiko, s. 32)
    • Kristnaska kanto (Intima triptiko, s. 40)
    • Luno super la tombo (Luna nad hrobem, rukopis)
    • Nokto (Noc, La Nica Literatura Revuo, 33, s. 101)
    • Printempa tago (Nica LR, Intima Triptiko, s. 31)
  • SCHEINPFLUGOVÁ, Olga:
    • Elspiro (Výdech, Intima Triptiko, s. 7)
    • Scii disiri (Umět se rozejít, Intima Triptiko, s. 24)
  • SLÁDEK, Josef Václav:
    • Neĝoviro (tajpajxo de V. Podhradská)
    • Kampa vojo (Polní cestou, Literatura Mondo, 1923, s. 30 Legu kaj parolu, s. 127)
    • Tomba Herbo (Esperanto UEA, 1923, s. 204 Legu kaj parolu, s. 143)
  • SLAVÍK, Eduard:
    • Zázraky světla (Esperanto UEA, 1913)
  • SOVA, Antonín:
    • Ankoraŭ foje ni venos (Ještě jednou se vrátíme, Intima triptiko, s. 46)
    • Kiu taŭzis al vi harojn (Intima triptiko, s. 18‑19)
    • La kvarteto de Smetana (Smetanovo kvarteto, rukopis)
    • Regiono de Tábor (rukopis)
    • Trista pasio (Smutná vášen, Kultura aldono al Informoj de CSEK, 16/1964, s. 1)
  • ŠRÁMEK, Fráňa:
    • Advento (Advent, Intima triptiko, s. 42)
    • Amanto en aprilo (Milenec v dubnu, Esperantista 10ú1950, s. 74, Intima triptiko, s. 30)
    • Arbaro (Les, Intima triptiko, s. 27)
    • Decembro (Prosinec, rukopis)
    • En pluva tago aŭtuna (Podzim deštivého dne, rukopis)
    • Fabelo (Pohádka, rukopis)
    • Kluzo (Splav, Intima triptiko, s. 26)
    • Meze de l' vojo (Uprostřed cesty, rukopis)
    • Morto (Smrt, Intima triptiko, s. 43)
    • Printempa migranto (Jarní poutník, Intima triptiko, s. 10)
    • Virino kaj la unika vir' (Žena a jediný, Esperantista, 1, 1951, s. 5 Intima triptiko, s. 28‑29)
  • TOMAN, Karel:
    • Advento (Advent, rukopis)
    • Aŭtuno (Podzim, Esperantista, 1/1951, s. 3 Intima Triptiko, s. 11)
    • Kanto (Píseň, rukopis)
    • Malnova alegorio de aŭtuno (Stará alegorie podzimu, Intima triptiko, s. 12)
    • Marto (Březen, La Nica Literatura Revuo, 3/1961, p. 151 Intima Triptiko, s. 8)
  • VALENTA, Eduard:
    • La sekreto de la reĝino (Literatura Mondo, s. 200/IV, s. 12)
  • VLČEK, B.:
    • Sonetoj al Helena (Sonety Heleně, Literatura Mondo, s. 201)
  • VOROVKA, Karel:
    • Ĉeĥa filozofo pri Esperanto (La Progreso II/1925, 4‑5, s. 3)
  • VRBA, Jan:
    • Eriko (Vřes, Literatura Mondo, 1923, s. 102)
  • VRCHLICKÝ, Jaroslav:
    • Arbara motivo (Lesní motiv Nova Eŭropo I/1921, 1, s. 2)
    • Balado pri la monto Blaník (Balada blanická, Ĉs. antologio, s. 130)
    • Barkarolo (Barkarola rukopis)
    • Eklogo (Ekloga, Ĉs. antologio, s. 132, LM 1931, s. 21 La Progreso XIII/1931, 1‑2, s. 3)
    • Kristnasko (Vánoce - rukopis)
    • El Pilgrimanto al Eldorado (rukopis)
    • Sur herbej' en florornam' (rukopis)
  • ZAMENHOF, L.L.:
    • Rozhřešemí otázky pomocného jazyka mezinárodního (Český esperantista, 1912, str. 17, 33, 65)
    • Význam překladu Bible (Český esperantista, 1912, str. 7)
  • Ĉeĥa Akademio de Sciencoj Respondo je memorskribo de Magiara Ak. (Hromada, Eiselt, Procházka únor 1919)
  • Konstitucio de Ĉeĥoslovaka Respubliko
(kun jaroslav Mařík kaj Tomáš Pumpr)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Kie estas kiu? En: Esperanto 39 (1946), n-ro 493 (januaro-februaro 1946), paĝo 5.