Rudolf Alfred MEIDNER [majdner] (naskiĝis la 23-an de junio 1914 en Breslau (Silezio)- mortis la 9-an de decembro 2005 en Lidingö, Svedio) estis sveda ekonomikisto.

Kiel judo en Germanio, li elmigris post komenciĝo de la persekuto de la judoj en Germanio. Li elmigris al Svedio, kie li iĝis ŝtatano en 1943. Li studis ĉe la nobelpremiito Gunnar Myrdal.

Li estis grava membro de la sveda socialdemokrata movado kaj ĉefekonomikisto de la sveda sindikata organizo LO (Landsorganisationen i Sverige), li ellaboris kun la ekonomo Gösta Rehn koncepton, la t.n. Rehn-Meidner-modelon, kiu karakterizis dum du jardekoj la aktivan labormerkatan politikon de la socialdemokrata registaro kaj la „solidarecan salajropolitikon“ de la sveda laborsindikato. Li ellaboris la koncepton de la trans-uzina „laborista fondaĵo“, kiu fondaĵo volis pretendi 20-procenton da profito de la grandaj entreprenoj, kiuj profitis el la egaliga salajropolitiko. Tiu iĝis programo de la svedaj sindikatoj en 1974, estis enkondukita en 1983 fare de la socialdemokrata registaro, sed ekde 1990 ĉesigita fare de la konzervativa registaro.

Meidner estis longtempa redaktora gvidanto de la periodaĵo Economic and Industrial Democracy eldonita afre de Arbetslivcentrum, en Stokholmo.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Anna Hedborg / Rudolf Meidner: Modell Schweden. Erfahrungen einer Wohlfahrtsgesellschaft. Campus, Frankfurt am Main 1984.
  • Günter Schmidt; Rudolf Meidner (1914-2005): Visionär der Wirtschaftsdemokratie. In: WZB-Mitteilungen, Heft 111, März 2006, S. 49.