Rudolf Ramek

aŭstra politikisto

Rudolf RAMEK (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1881 en Cieszyn, mortinta la 24-an de julio 1941 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Rudolf Ramek
Persona informo
Rudolf Ramek
Naskiĝo 12-an de aprilo 1881 (1881-04-12)
en Teŝino
Morto 24-an de julio 1941 (1941-07-24) (60-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Salzburger Kommunalfriedhof vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Kristansociala partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La politikisto en 1926.

La advokato estis deputito de la Kristansociala partio (CS) en la Nacia Konsilio. En 1921 li iĝis ministro pri internaj aferoj, de 1924-26 kanceliero kaj samtempe ministro pri internaj aferoj. En 1926 li fariĝis pluse ministro pri eksteraj aferoj.

De 1930-33 li estis vicestro de la Nacia Konsilio. Kiel prezidanto de la ŝrumpinta parlamento (sen la socialdemokratia frakcio) de 1933-34 li anoncis en la 30-a de aprilo 1934 formale la finon de demokratio kaj parlamentismo de la Unua Respubliko: ĉar tiam estis de li proklamata la ekvalido de duontotalisma konstitucio, bazita sur la divido de la socio en klasojn.

Literaturo redakti

  • Franz Schausberger: Rudolf Ramek - Notizen zu einer politischen Biographie. En: Reinhard Krammer, Christoph Kühberger, Franz Schausberger (eld Der forschende Blick. Beiträge zur Geschichte Österreichs im 20. Jahrhundert. Festschrift für Ernst Hanisch zum 70. Geburtstag. Böhlauverlag Wien, Köln, Weimar 2010. p. 179-227, ISBN: 978-3-205-78470-8

Eksteraj ligiloj redakti