Rudolfo la 1-a (Bohemio)

Ne konfuzu lin kun lia samnoma avo, Rudolfo la 1-a (1218-1291), imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Rudolfo de Habsburgo, ĉeĥe Rudolf Habsburský, nomata Kaše, (ĉ. 1282 - 1307), estis duko de Aŭstrio kaj Stirio de 1298 ĝis 1306, kaj reĝo de Bohemio de 1306 ĝis 1307.

Rudolfo la 1-a
Reĝo de Bohemio
Regado 13061307
Antaŭulo Venceslao la 3-a / Henriko de Karintio
Sekvanto Henriko de Karintio
Ceteraj titoloj Margrafo de Moravio
Persona informo
Naskonomo germane Rudolf VI. Graf von Habsburg
ĉeĥe Rudolf Habsburský, nomata Kaše
Naskiĝo ĉ. 1282
Morto 4-an de julio 1307 (1307-07-04)
en Horažďovice
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio • perforated ulcer vd
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Etno Germanoj vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Alberto la 1-a de Germanio vd
Patrino Elizabeto de Tirolo, Reĝino de Germanio vd
Gefratoj Agnes of Austria • Elisabeth of Austria • Gutta von Oettingen • Katerino de Habsburgo, Dukino de Kalabrio • Anne of Austria, Margravine of Brandenburg • Frederiko la Bela • Alberto la 2-a, Duko de Aŭstrio • Leopoldo la 1-a, Duko de Aŭstrio • Otto, Duke of Austria • Henriko la Amika vd
Edz(in)o Blanche of France, Duchess of Austria • Elizabeth Richeza of Poland vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Duko de Aŭstrio kaj Stirio
Rudolfo la 3-a
Dum 12981306
Reĝo de Pollando (nur pretende, ne reale)
Rudolfo la 1-a
Dum 13061307
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

  • li naskiĝis en 1281 kiel la unua el la filoj de Albreĥto la 1-a.
  • gepatroj: reĝo Albreĥto Habsburga kaj Elizabeto Tirola.
  • reĝo de Bohemio kaj Pollando, margrafo de Moravio, duko de Aŭstrio kaj Stirio kaj sinjoro de regiono de Cheb.
  • li parolis ĉeĥe, germane, latine.
  • Habsburgoj venis unuan fojon al potenco en la Sankta Romia Imperio (12781291) de Rudolfo la 1-a kaj duan fojon (12981308) de Albreĥto la 1-a. Tiu provis konkeri Bohemion dum la regado de Venceslao la 2-a kaj evidente li staris en fono de murdo de Venceslao la 3-a. Post lia morto li realigis alvenon de sia filo Rudolfo la 3-a al la ĉeĥa trono (Rudolfo la 2-a estis frato de Albreĥto kaj li estis fariĝonta ankaŭ romia reĝo, sed li estis murdita).
  • post 1298 post elekto kiel la romia reĝo Albreĥto Habsburga transdonis al Rudolfo duklandojn Aŭstrio kaj Stirio.
  • la 16-an de oktobro de 1306 mallongtempe post la morto de Venceslao la 3-a, lasta Přemyslido, estis en Bohemio elektita kiel reĝo Henriko de Karintio, sed ĝuste en tiu ĉi tago estis de nobelaro elektita Rudolfo kiel la ĉeĥa reĝo.
  • la unua edzino Blanka Franca.
  • la 16-an de oktobro de 1306 en la tago de sia elekto al la ĉeĥa reĝo li edziĝis al vidvino post Venceslao la 2-a, Riĥenzino Pola, en kies persono estis konservita pretendo al la pola krono. Sed Pollandon tiutempe priregis Ladislao la Ulnolonga (ekde la jaro 1321 la pola reĝo).
  • 1306 post sia alveno sur la ĉeĥan tronon Rudolfo transdonis Aŭstrion kaj Stirion al frato Frederiko, kiu estis okaze de lia morto agnoskita kiel lia sekvanto.
  • 1307 Rudolfo donis al sia edzino kelke da urboj. La saman jaron ankaŭ okazis konfliktoj inter la reĝo kaj nobelaro. La reĝo en unu flanko klopodis ŝpari monon kaj en alia flanko lia patro faris el Bohemio arĝentan kaseton por sia germana politiko. Rudolfo vane klopodis malhelpi tion.
  • la 4-an de julio 1307 Rudolfo la 1-a sieĝante urbon Horažďovice subiĝis al disenterio (en la loko, kie li mortis, estas hodiaŭ vilaĝo Svaté Pole).
  • post lia morto Albreĥto vane klopodis trapuŝi filon Frederikon sur la ĉeĥan tronon, sed li sukcesis por mallonga tempo teni parton de Moravio. (Je unu jaro pli malfrue Albreĥto estis mortigita de Johano Parricido – filo de Rudolfo la 2-a kaj Anneto Přemyslidino.)