Rudolph Fittig (1835-1910) estis germana kemiisto, kiu malkovris la parigan reakcion de la pinakolo, la mezitilenon, la Butadiono, kaj la Bifenilo. Li studis la agadon de la Natrio sur la ketonojn kaj hidrokarbonojn. Li malkovris la reakcion konatan kiel Reakcio Fittig-Wurtz por la sintezoj de la alkilbenzenoj. Li proponis ian diketonan strukturon por la benzokinono kaj izolis la fenantrenon el la ŝtonkarbo. Li unue sintezis la laktonojn kaj esploris la strukturojn de la piperino, naftaleno kaj fluoreno.

Rudolph Fittig
(1835-1910)
Germana kemiisto, kiu unue sintezis la laktonojn.
Germana kemiisto, kiu unue sintezis la laktonojn.
Persona informo
Rudolph Fittig
Naskiĝo 6-a de decembro 1835
en Hamburgo,  Germanio
Morto 19-a de decembro 1910
en Strasburgo,  Francio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hamburgo vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Universitato de Tübingen
Profesio
Okupo kemiistoinventisto • universitata instruisto vd
Laborkampo organika kemio vd
Doktoreca konsilisto Heinrich Limpricht vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1906.

Selektitaj publikaĵoj redakti

  • Grundriß der organischen Chemie (Berlino, 1863)
  • Grundriß der Chemie (Unorganische Chemie, Organische Chemie (Lepsiko, 1871, 1873)).
  • Beiträge zur Prüfung des additiven Verhaltens der Molekularwärme, speciell organischer Verbindungen, Göttingen, 1900.
  • Zeitscrift für Chemie
  • Ueber das Monobrombenzol, 1862
  • “Ueber das Phenanthren, einen neuen Kohlenwasserstoff im Steinkohlenteer”, 1873
  • “Ueber Phenanthren und Antrhacen”, 1873

Literaturo redakti

Kemiaĵoj de li esploritaj redakti

Vidu ankaŭ redakti