Rudolph Zacharias Becker

Rudolf Zacharias BECKER (naskiĝinta en la 9-a de aprilo 1752 en Erfurto, mortinta la 28-an de marto 1822 en Gotha) estis germana verkisto kaj eldonisto.

Rudolph Zacharias Becker
Becker en 1799
Becker en 1799
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1752 (1752-04-09)
en Erfurto
Morto 28-an de marto 1822 (1822-03-28) (69-jaraĝa)
en Gotha
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo aŭtobiografo • verkisto vd
Aktiva en ErfurtoDessau vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post paŭperismaj junulaj kaj studentaj jaroj (teologio en Jena) Becker iĝis privata instruisto de Karoline von Dacheröden en Erfurto. Libera pensado, moralo laŭ utiligo, kosmopolitismo kaj sentemeco markis lian vivon. En la 1782-a jaro li iris ĉe la Philanthropinum al Dessau sed malmembriĝis de la rondoj ĉirkaŭ Johann Bernhard Basedow kaj Christian Gotthilf Salzmann jam en 1783.

En Gotha li kontinuigis la eldonon de Dessauische Zeitung sub la nova titolo Deutsche Zeitung, ekde 1795 Nationalzeitung. Krom la de Becker fondita gazeto Anzeiger der Deutschen (ekde 1793 Reichsanzeiger kaj ekde 1807 Allgemeiner Anzeiger der Deutschen; editorado fariĝis kune kun la popolklerigisto Christian Karl André) ĝi iĝis unu el la plej disvastigitaj moralaj-politikaj magazinoj.

Becker respondis bonege konkursdemandon en 1779 starigitan fare de la berlina Akademio pri la permeso trompi kaj erarigi la popolon (franclingva eldono en Berlino, 1780; germanlingva eldono en Lepsiko, 1781). Tio estis samtempe la elirpunkto de liaj grandaj verkistaj sukcesoj kiuj kulminiĝis per la libro Noth- und Hülfsbüchlein für Bauersleute (2 volumoj, Gotha-Leipzig 1788-98). En ĝi la socialpedagogia tendenco transpasis la formon de eduka romano. Lia ĵurnalisma sperto evidentiĝis en la ĝenro de eseo.

Sekve Becker iĝis ja la populariginta organizanto de raciismo, sed apenaŭ per intelektuala-filozofia profundeco. La homo estus, kiel sociema ulo, perfektigebla per la propagando de praktikaj konoj. Konservante optimismon etikan kaj evolucian Becker plimodestigis sian sintenon: la ideojn de Voltaire li jam antaŭe estis reĵetinta. Becker ŝanĝiĝis dum la napoleonaj jaroj al naciemulo pro kio li arestitis de 1811-13 en Magdeburg (de L. N. Davoust),

Graveco redakti

Post la furoro de la Noth- und Hülfsbüchleins (eldonokvanto ĝis 1811: unu miliono da ekzempleroj) Beck fondis en 1797 en Gotha la libran eldonejon-vendejon Becker'sche Buchhandlung. La eldoneja programo konsistis el pedagogia literaturo, facile legeblaj romanoj (Christian Ernst Graf von Bentzel-Sternau) kaj astronomio (Freiherr von Zach), sen paroli pri la verkoj de Becker mem. Li ankaŭ estis amiko de Samuel Hahnemann subtenante ties ideojn.

Kiel kolektisto li akiris la ksilografian kolekton Derschau (Nürnberg) kaj originalajn presilojn de Albrecht Dürer (i.a. el la postlasaĵoj de Willibald Pirckheimer). Becker publikigis la lignogravuraĵojn denove (3 partoj, 1808-16). La eldonejon transprenis en 1857 E. F. Thienmann, pli malfrue Ehlermann.

Literaturo redakti

  • W. Daniel Wilson: Geheimräte gegen Geheimbünde. Metzler, Stuttgart 1991, ISBN 3-476-00778-2.
  • Hermann Schüttler (eld.): Johann Joachim Christoph Bode. ars una Verlag, München 1994, ISBN 3-89391-351-3.
  • Reinhart Siegert: Aufklärung und Volkslektüre. Exemplarisch dargestellt an Rudolph Zacharias Becker und seinem „Noth- und Hülfsbüchlein“. Buchhändler-Vereinigung, Frankfurt am Main 1978, ISBN 3-7657-0821-6.

Eksteraj ligiloj redakti