Rugbea Monda Pokalo

La Rugbea Monda Pokalo, en angla Rugby World Cup estas rugbea ĉampioneco kiu okazas ĉiun kvaran jaron inter la pintaj internaciaj teamoj. La turniro okazis por unua fojo en 1987, kiam la ĉampioneco estis kun-gastigita de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

Rugbea Monda Pokalo
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 1987
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
A player holds a ball in front of two opposing groups of eight players. Each group is crouched and working together to push against the other team.
Pilkoluktado inter la naciaj temaoj de Samoo (blue) kaj Kimrio (ruĝe) dum la Monda Pokalo de 2011.

La venkintoj ricevis la premion de la Pokalo Webb Ellis, nomita laŭ William Webb Ellis, iama lernanto de la Rugby School, kiu laŭ populara legendo, inventis rugbeon kiam li mane kaptis la pilkon dum matĉo de futbalo kaj portis ĝin malantaŭ la gol-linion, dum la tiama regulo postulis ke oni nur piede puŝu la pilkon. Kvar landoj atingis la trofeon; Sudafriko kvarfoje, Nov-Zelando trifoje, Aŭstralio dufoje, kaj Anglio unufoje. Sudafriko estas la nuntempa ĉampiono, venkinta teamon de Nov-Zelando en la finalo de la ĉampioneco de 2023 okazinta en Francio[1].

Referencoj redakti

  1. Zita Zage (2024-03-05) Kiel rugbeo iĝis parto de DNA de sudafrikanoj (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2024-03-05. Alirita 2024-03-05.