Ruggiero Giovannelli

Ruggiero Giovannelli (ĉ.15607-a de januaro 1625) estis itala komponisto de la malfrua renesanco kaj tre frua baroko epokoj. Li estis membro de la Roma Skolo kaj sukcedis Palestrina ĉe Sankta Petro.

Ruggiero Giovannelli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1560 (1560-01-01)
en Velletri
Morto 7-an de januaro 1625 (1625-01-07) (65-jaraĝa)
en Romo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Velletri proksime al Romo. Oni asertis, ke li estis studento ĉe Palestrina, sed ne ekzistas evidentiga dokumento pri tio; stilaj similecoj inter iliaj muzikaĵoj kaj klara intima ligo de iliaj karieroj igas la konjekton aprobinda. Oni ne scias multan pri la vivo de Giovannelli ĝis 1583, kiam li iĝis kapelmajstro ĉe S Luigi dei Francesi, posteno kiun li tenis ĝis 1591, kiam li iris al al Collegio Germanico. Krome li estis kapelmajstro por duko Giovanni Angelo de Altaemps en ties privata kapelo, verŝajne samtempe kun aliaj dungitecoj.

La plej grava posteno de Giovannelli estis tiu de anstataŭanto de Palestrina kiel kapelmajstro ĉe la Juliana Kapelo ĉe Sankta Petro je la 12-a de marto 1594, pozicio kiun li tenis ĝis 1599, kiam li iĝis kantisto ĉe la Kapelo Sistina. En 1614 li iĝis kapelmajstro ĉe la Kapelo Sistina, kaj li retiriĝis en 1624.

Muziko kaj influo redakti

Giovannelli verkis sakralan kaj profanan muzikon. Kiel oni povas supozi de komponisto de la Roma Skolo, lia sakrala muziko estis konservema kaj plejparte en la stilo de Palestrina komence de lia kariero. Tamen post 1600 li eksperimentis kun kelkaj stilaj novaĵoj, kiuj difinis la komencon de la baroka epoko kiel ekz. la konĉertatokonĉertata principo kaj la baso kontinua. Lia produktado de sakrala muziko dramece deiĝis en lia maljunaĝo kaj finfine erudito [1] sugestis, ke estis tiel, ĉar li ne povis alkutimiĝi je la nova stilo.

Li skribis mesojn kaj motetojn, kelkaj el ili estas por 12 voĉoj kaj utiligas plurĥorajn teknikojn.

Por komponisto de la Roma Skolo kaj sacerdoto li skribis surprizan kvanton da profana muziko, plejparte madrigalojn kaj kanzonetojn, el kiuj kelkaj estas en leĝera stilo influata de norditalaj modeloj aŭ de Luca Marenzio, kiu pasigis kelkan tempon en Romo. Li skribis tri librojn da madrigaloj por kvin voĉoj kaj du librojn por kvar voĉoj samkiel grandan kvanton da aliaj profanaj kantoj, kiuj ne estis kolektataj en publikaĵoj. La plejmulto el ili estas datitaj je la 1580-aj kaj 1590-aj jaroj.

La muziko de Giovannelli estis vaste presita en Italio kaj alilande, kio indikas lian vastan popularecon.

Referencoj redakti

  1. Deford, in The New Grove Dictionary of Music and Musicians.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Dedford, Ruth I.. (1980) “Ruggiero Giovannelli”, The New Grove Dictionary of Music and Musicians. Londono: Macmillan Publishers. ISBN 1-56159-174-2.
  • Reese, Gustave. (1954) Music in the Renaissance. Nov-Jorko: W.W. Norton & Co.. ISBN 0-393-09530-4.