La Rugoj (latine: Rugii) estis ĝermana popolo setlanta ĉe la norda marbordo de Ĝermanio inter Odro kaj Vistulo.

Rugoj
historia etno
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La Rugoj ĉirkaŭ la jaro 450, ĉe la rando de la reĝo de la Hunoj

Historio redakti

La Rugoj aliĝis al la Ligo de la Gotoj kaj elmigris en la regionon de la meza Danuba regiono. En la 5-a jarcento ili submetis sin al Atilo sekvonte lin en 451 ĝis Gaŭlio. Post ties morto ili denove estis liberaj (453) kaj loĝis i.a. en la hodiaŭa Aŭstrio. Sub la reĝo Feletheus (Fava) disvastiĝis ilia regado trans Noricum - ĝis ties aresto fare de Odoakro en 487. La restojn de la popoloj gvidis Frederiko, filo de Feletheus, al la Ostrogotoj, kies reĝon Teodoriko la 1-a li instigis je venkokampanjo kontraŭ Odoakro (488).

La Rugoj setlis en 489 kun la Ostrogotoj en Italujo sen popola intermiksiĝo. Ilia elekto (antaŭ la veno de Totila) de Erarich, propra reĝo, ne longe funkciis. Kun la malapero de la Ostrogotoj ankaŭ la Rugoj forlasis la scenejon mondhistorian.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 242, kio legeblas tie ĉi interrete.