Sub Ruhr-okupacio oni komprenas la franc-belgan okupadon de la Ruhr-regiono en 1923. Post kiam Francio opiniis ke Germanio ne pagis sufiĉe da reparacioj pro la unua mondmilito en certa tempodaŭro, ĝi kaj Belgio invadis en januaro tiun regionon en Germanio, kiu estis grava pro industrio kaj karbominado. Britio kritikis la okupacion.

Unue la germana registaro respondis per pasiva rezistado, kaj kelkaj teroristaj grupoj atakis la okupantojn. La pasiva rezistado (ekz. plupago de salajroj de strikantaj ŝtatoficistoj kaj laboristoj) estis kontribuo al la hiperinflacio tiam en Germanio. Cetere minacis en Germanio ribeloj de dekstraj kaj maldekstraj ekstremistoj.

En septembro 1923 la nova registaro sub Gustav Stresemann deklaris la ĉeson de la pasiva rezistado, kaj ekeblis intertrakti kun Francio kaj Belgio pri fino de la okupacio. Konforme al la Dawes-plano de 1924 la francaj kaj belgaj trupoj eliris en julio-aŭgusto 1925. Dum pluraj jaroj okupataj restis partoj de Germanio okcidente de la Rejno. En politika senco la okupacio havis negativajn rezultojn por Francio, ĉar ĝi perdis la internacian simpation.

Esperanto redakti

Pro la okupacio, estis timoj pri francaj kaj belgaj partoprenantoj de la Universala Esperanto-Kongreso tiujare en Nurenbergo. Tial LKK, subtenate de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj, petis ilin resti hejme, ĉar la veno povus kaŭzi neagrablajn okazojn.[1]

Referencoj redakti