Rulbalailo estas aparato por purigi plankojn. Ĝi estas skatolo sur radetoj, kun bastono kiu povas turniĝi. Per tiu bastono oni antaŭenpuŝas la skatolon. En la skatolo troviĝas du aŭ pli rondaj brosoj aŭ kaŭĉukaj lameloj kiuj per transmisiado sur la radetoj ekmoviĝas. Kontraŭe al polvosuĉilo la rulbalailo estas malpeza kaj ĉie uzebla. Post uzado ĝi povas esti malplenigata super rubujo per malfermo de klapeto je la suba flanko. Kelkaj modeloj havas elpreneblan kaptujon.

Dosiero:Carpet sweeper.png
Rulbalailo

Historio redakti

La rulbalailo estis en 1867 patentita de Melville R. Bissell el Grand Rapids en Usono. Komence Bissell mem uzis la rulbalailon por purigi la tapiŝon en la butiko. Li komencis la vendadon de rulbalailoj en 1883, post kiam klientoj regule demandis lin kie ili povis aĉeti tian aparaton.

La rulbalailo ĉefe estis uzata por forigi panerojn de la planko. Ĝi antaŭ ĉio estis populara dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Nuntempe ili ankoraŭ haveblas ĉefe kun elektra propulso.

Vidu ankaŭ redakti