En komputado rulumo estas la ago rulumi, t.e. dum dialogo kun komputilo, ŝovi ekranon aŭ fenestron tra datumo (tabelo, bildo ktp) kies ekrana prezento estas tro longa aŭ tro larĝa, tiel ke maleblas vidigi ĝin tute.

Komputila muso kun rulumradeto

(Tia ŝovo pensigas pri la antikvaj skribrulaĵoj, kiujn oni legis rulumante rulaĵojn, transvolvante la pergamenon de unu bastoneto al la alia.)