Rumana Revolucio de 1989

La Rumana Revolucio de 1989 estis serio de eventoj inter la 16-a de decembro kaj la 25-a de decembro 1989, kiu kondukis al la renverso de la komunisma registaro de Nicolae Ceaușescu en Rumanio. La malabundeco kaj politika subpremado kondukis al la falo de lia totalisma regado en Decembro 1989, pro kio finis la Socialisma Respubliko Rumanio.

Rumana flago sen komunisma emblemo

Ĝi komenciĝis per manifestacioj, transiris al armitaj bataloj kontraŭ la sekreta polico kaj finiĝis per mortkondamno kaj ekzekutado de Ceaușescu kaj lia edzino Elena.

La revolucia "Konsilio de la Fronto de Nacia Savo" sub Ion Iliescu formis provizoran registaron, kiun je la 25-a de decembro agnoskis pluraj okcident-eŭropaj ŝtatoj.

La manifestacioj komenciĝis en Timișoara ĉe la domo de pastro László Tőkés. Tie kvarlingvaj tabuloj memorigas ke "ĉi tie komenciĝis la revolucio, kiu finis la diktaturon". La sukceson de la revolucio verŝajne certigis la fakto, ke je la 22-a de decembro la rumana armeo transiris al la flanko de la revoluciuloj kaj subtenis ilian batalon kontraŭ la sekreta polico, parte armeece armita.

En multaj urboj de Rumanio stratoj aŭ monumentoj memorigas pri la viktimoj de la revolucio; ilia nombro neniam estis klare trovita. Ankaŭ komence de la 21-a jarcento la loĝantaro de Rumanio ne interkonsentis, ĉu la eventoj estis revolucio aŭ komploto.