Rumburk

urbo en Ĉeĥio
Eble vi serĉas: Rumberk, parton de municipo Deštná en distrikto Blansko.

Rumburk (IFA:[ˈrʊmbʊrk]; germane Rumburg, suprasorabe Romjbor, kromnomata Malgranda Parizo de nordo) estas urbo en la plej norda parto de Ĉeĥio, en distrikto Děčín en Ŝluknova terlango. Vivas ĉi tie 10 937 loĝantoj (2023). La urbo situas en Ŝluknova montetaro kaj trafluas tra ĝi rivereto Mandava. En Rumburk estas limpasejoj ĝis germanaj urboj Seifhennersdorf kaj Neugersdorf. Rumburk estis fama pro tekstila produktado kaj produktado de la t.n. rumburkaj stovoj, kiujn ĉi tie fabrikis firmao Rukov, kaj pro pluaj produktoj. En la urbo en la jaro 1918 okazis ribelo de soldataj revenintoj el rusa militkapto. Dek partoprenintoj estis ekzekutitaj kaj pluaj estis malliberigitaj en Malgranda fortikaĵo en Terezín. En areo de kapucena monaĥejo troviĝas pilgrima Loretana kapelo konstruita komence de la 18-a jarcento. Temas pri plej norde situanta konstruaĵo de sia speco en la mondo.

Rumburk
germane Rumburg, suprasorabe Romjbor
urbo
Luzacia placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rumburk
Kromnomo: Malgranda Parizo de nordo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Rumburk
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Najbaras kun Seifhennersdorf Germanio, Neugersdorf Germanio
Rivero Mandava
Situo Rumburk
 - alteco 387 m s. m.
 - koordinatoj 50° 57′ 06″ N 14° 33′ 26″ O / 50.95167 °N, 14.55722 °O / 50.95167; 14.55722 (mapo)
Areo 24,69 km² (2 469 ha)
Loĝantaro 10 937 (2023)
Denseco 442,97 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 408 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562777
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rumburk
Retpaĝo: www.rumburk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Seifhennersdorf, Krásná Lípa, Jiříkov, Varnsdorf, Šluknov, Staré Křečany kaj Ebersbach-Neugersdorf.

Kromnomo redakti

Pro sia ekspoziciemo, kvanto da restoracioj kaj amuzigaj entreprenoj la urbo estis de komence de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1945 kromnomata Malgranda Parizo.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.

La unua mondmilito redakti

Viroj el Rumburk soldatiĝis plimulte al la 42-a infanteria regimento en Terezín. Rekrutiĝintaj estis 4000 viroj, dum al fino de la milito revenis 3698 da ili, el tio 302 falis aŭ estis proklamitaj kiel mankatoj. Unu jaro post eksplodo de la milito - la 25-an de majo 1915 – estis ĝis Rumburk alikomandita la 7-a pafista regimento el Plzeň, en kiu estis garnizono nenur el Plzeň, sed ankaŭ el Rokycany, Rakovník kaj Domažlice. Kun tiu ĉi regimento venis ĝis Rumburk 1200 viroj. La garnizono estis lokigita en knaba lernejo en Rumburk.

Rumburka ribelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rumburka ribelo.

Rumburka ribelo estis reago pro nesufiĉa kaj malbona provizado, nepagitaj solduloj kaj ĉikanado elflanke de germanaj oficiroj. Ĝi eksplodis je la sesa horo matene marde la 21-an de majo 1918 kaj ankoraŭ la saman tagon mallongtempe post la naŭa vespere subpremita sub monteto Chotovický vrch ĉe Nový Bor. La ribelintoj estis ekzekutitaj en Rumburk kaj en Nový Bor. Tri iniciatintoj kaj gvidantoj de la ribelo Stanko Vodička, František Xaver Noha kaj Vojtěch Kovář estis pro elpreno de militjuĝo kondamnitaj al mortpuno kaj la 29-an de majo 1918 frumatene pafmortigitaj.

 
Ekzekuto de fruntaj reprezentantoj de Rumburka ribelo en Rumburk

La militjuĝo eksidis en Rumburk en eksa kastelo kaj en Nový Bor, kaj kondamnis al mortpuno ankoraŭ pluajn sep gvidantojn de la ribelo, kiuj estis la 29-an de majo vespere ankaŭ ezekutitaj per pafmortigo. Al pluaj dek kvar kondamnitoj al mortpuno estis fine la verdikto "mildigita" al multjara malliberigado. El pli ol 580 akuzitaj ribelintoj estis da ili 116 pro puno senditaj al batalfronto kaj la resto estis malliberigita en la terezina fortikaĵo. En la jaro 2008 en Rumburk okazis solenoj al naŭdeka datreveno de Rumburka ribelo. Laŭ temo de la ribelo estis filmita filmo Hvězda zvaná Pelyněk (Stelo nomata Artemizio). Stanko Vodička petis antaŭ sia ekzekuto evangelian pastron Georg Döll transdoni leteron por adiaŭo kaj sian nazumon al sia familio. Nun li estas sepultita en tombejo en Plzeň. En la jaro 1951 estis por memorigo de la ribelintoj en la urban parkon instalita statuo Nehumiligita de Vendelín Zrůbecký.[1]

 
Monumento al ekzekutitaj ribeliĝintoj

Inter la mondaj militoj redakti

La 15-an de julio 1934 estis en Rumburk senvualigita minumento al 302 rumburkaj civitanoj, kiuj falis en la unua mondmilito

La 2-an de oktobro 1938 estis la teritorio de Rumburk komune kun la tuta Ŝluknova terlango laŭ Munkena interkonsento aneksita fare de Wehrmacht. Je kvar tagoj pli poste alveturis trarigardi Rumburkon Adolf Hitler. Post tio Urba ofico Rumburk eldonis proklamilon pri tio, ke ĝis la 13-a de oktobro devas esti transdonitaj ĉiuj armiloj.

Post la Dua Mondmilito redakti

Post la 15-a de decembro 1946, do post ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio (ellandigitaj estis el la urbo kaj ties plej proksima ĉirkaŭaĵo 26 255 loĝantoj), restis en Rumburk 623 civitanoj de germana nacieco.

Nokte el la 13-a je la 14-a de oktobro 1950 estis fare de KNS kaj milicoj atakitaj viraj monaĥejoj en Ĉeĥoslovakio. Per la sama maniero estis likvidita ankaŭ monaĥeja preĝejo en Rumburk kaj ĉi tieaj religiuloj estis internigitaj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 090
188010 142
189014 602
190010 388
191010 544
19219 093
JaroLoĝantoj
193010 466
19509 300
19619 459
19709 095
198010 255
199110 789
JaroLoĝantoj
200111 024
201411 155
201611 179
201711 095
201811 094
201911 082
JaroLoĝantoj
202011 036
202110 381
202210 679
202310 937

Membrigo de la urbo redakti

La urbo dividiĝas en tri lokajn partojn, kiuj respondas al tri katastraj teritorioj. Ĉeĥa statistika ofico membrigas la teritorion de urbo en 23 bazajn sidej-unuojn.

  • Rumburk 1 (katastra teritorio Rumburk): sidej-unuoj Rumburk-střed, Aloisov, Cihelna, Dymník, Nad nádražím, Pod zámečkem, Podhájí, Strážný vrch, Školní, U hřbitova, Za klášterem, Zátiší
  • Rumburk 2-Horní Jindřichov (Oberhennersdorf) (katastra teritorio Horní Jindřichov): sidej-unuoj Horní Jindřichov, Hraniční les, Na Pražské, Písečná, Výsluní-u Mandavy
  • Rumburk 3-Dolní Křečany (Niederehrenberg) (katastra teritorio Dolní Křečany): sidej-unuoj Dolní Křečany, Antonínovo Údolí, Obora, Poustka-Popluží, U Racka, Výletní

En la pasinteco Rumburk havis tiujn ĉi partojn:

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti