La Rupela kosifo (Cossypha semirufa) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. Tiu specio estis priskibita de la fama ornitologo fakulo pri afrikaj specioj nome Eduard Rüppell, el kiu oni nomis la specion en komuna nomo, dum la latina scienca nomo semirufa aludas al la tre ruĝecaj pugo kaj subaj partoj pli etendaj ol ĉe aliaj samgenranoj kiel la Kablanda kosifo, la Blankagorĝa kosifo, la Bluŝultra kosifo kaj la Grizflugila kosifo, sed tiom etendaj kiom ĉe aliaj kiel la Heŭglina kosifo, la Ruĝkapa kosifo, la Nigrakapa kosifo, la Blankakapa kosifo, la Neĝokrona kosifo kaj la Blankakrona kosifo, kiuj pli malpli same havas ruĝecajn kolumon kaj nukon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rupela kosifo
Rupela kosifo
Rupela kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. semirufa'
Cossypha semirufa
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Krome la supraj partoj estas grizecaj, pli malhele en krono kaj pli brunece en dorso, dum la flugiloj estas malhelgrizaj al nigrecaj, same kiel la vosto, kies ankaŭ la eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj. La vizaĝo montras tre rimarkindan blankan superokulan strion, pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj kaj ĉefe al la nuko, kaj tre larĝan nigran traokulan zonon, kiu larĝiĝas ĉe la orelzono. La beko estas nigra kaj kruroj kaj piedoj grizecaj.

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Eritreo, Etiopio, Kenjo, Sudano kaj Tanzanio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj kaj arbustaroj.

Referencoj redakti