Rur

rivero en Nederlando

La rivero Rur (jen germana literumo, nederlande literumata Roer, france Rour, sed prononcata same Rur) estas rivero kiu fontas en la naturprotektata regiono Altaj Marĉoj de Belgio, sed post nur 5 procentaĵoj de sia vojo plufluas en Germanio, kie ĝi pasas proksimume 80 procentaĵojn de la vojo kaj la restajn 15 procentaĵojn pluvojas en Nederlando, kie ĝi proksime de la urbo Roermond ("buŝo de rivero Rur") enfluas la riveron Mozo (Maas). La rivero longas 164 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 41-an lokon. Interalie ĝi pasas la teritorion de la urboj Düren, Jülich, Linnich, Heinsberg kaj la jam menciita Roermond, kaj krome trafluas plurajn akvobaraĵojn.

Rur
rivera vojo
rivero
Bazaj informoj
Situo en Belgio (5 %), Germanio (80 %), Nederlando (15 %)
Longeco 164 km
Fluo
Fonto naturprotektata regiono Altaj Marĉoj en Belgio
- Alteco super marnivelo 54 m
Enfluejo ĉe Roermond en la riveron Mozo (Maas)
Geografio
Trairataj urboj Düren, Jülich, Linnich, Heinsberg, Roermond
Alfluantoj
- Dekstraj Ramme, Twiste, Bever
- Maldekstraj Mehde-Aue, Bade, Mehe
Map
vdr
ŝaŭmantaj riveraj ondoj en la historia centro de la urbo Monschau.

Vidu ankaŭ redakti