Rusa Liberiga Armeo

La Rusa Liberiga Armeo (ruse Русская освободительная армия, Russkaja osvoboditelnaja armija), mallongigita kiel POA; ankaŭ konata ankaŭ kiel Vlasova armeo (ruse Власовская армия, Vlasovskaja armija) estis kunlaborema formacio, ĉefe komponita de rusoj, kiu luktis sub germana komando dum la Dua Mondmilito. Establita la 14-an de novembro 1944 kune kun Liberiga Komitato de Rusiaj Nacioj en okupata Prago, kun la subteno de SS-gvidanto Heinrich Himmler, surbaze de sovetiaj militkaptitoj. La armeo estis estrita de Andrej Vlasov, generalo de la Ruĝa Armeo kiu estis dizertinta, kaj membroj de la armeo estas ofte referencataj kiel vlasovcij (ruse власовцы). En 1944, ĝi iĝis konata kiel Armitaj Fortoj de la Komitato por la Liberigo de la Popoloj de Rusio (ruse Вооружённые силы Комитета освобождения народов России, Vooruĵonnije sili Komiteta osvoboĵdenija narodov Rossii, mallongigita kiel ruse ВС КОНР, VS KONR).

Rusa Liberiga Armeo
emblemo
flago
militista unuo • Ostlegionen
Komenco 1944 vd
Fino 1945 vd
Poste Armitaj Fortoj de Rusia Federacio vd
Lando(j) Rusio vd
Fondinto(j) Andrej Andrejeviĉ Vlasov vd
vdr
Generalo Vlasov kaj soldatoj de ROA.
ROA trupoj en Belgio aŭ Francio, 1944.

Vlasov akceptis kunlabori kun Tria Regno post esti kaptita en la Orienta Fronto. La soldatoj sub lia komando estis ĉefe iamaj sovetaj militprizonuloj sed oni inkludis ankaŭ blankrusajn elmigrintojn, kelkaj el kiuj estis veteranoj de la kontraŭkomunisma Blanka Armeo el la Rusia enlanda milito. La 14an de novembro 1944, ĝi estis oficiale renomita Armitaj Fortoj de la Komitato por la Liberigo de la Popoloj de Rusio, kaj la KONR estis formita kiel politika korpuso al kiu la armeo ĵuris fidelecon. La 28an de januaro 1945, oni oficiale deklaris, ke la Rusiaj divizioj ne plu formis parton de la Germana Armeo, sed estus rekte sub la komando de KONR.

Pola rezistado redakti

18.10.1944: Kompanio de la Pola Enlanda Armeo de leŭtenanto de Fryderyk Serafiński mortigis 28 soldatojn de la Rusa Liberiga Armeo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti