Rustavi (kartvele რუსთავი) estas urbo en la sudoriento de Kartvelio, en la provinco de Kartli, je 25 km sudoriente de la ĉefurbo Tbiliso. la urbo apudas je la bordoj de rivero Kura, je 41º32' N 45º00' E. Ĝia loĝantaro en la jaro 2002 estis ĉirkaŭ 100.000 personojn.

Rustavi
urbo • populated place in Georgia • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3700–3799
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132 333  (2023) [+]
Loĝdenso 2 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 45° 1′ O (mapo)41.54722222222245.011111111111Koordinatoj: 41° 33′ N, 45° 1′ O (mapo) [+]
Alto 350 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Rustavi (Kvemo Kartli)
Rustavi (Kvemo Kartli)
DEC
Rustavi
Rustavi
Situo de Rustavi
Rustavi (Kartvelio)
Rustavi (Kartvelio)
DEC
Rustavi
Rustavi
Situo de Rustavi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rustavi [+]
vdr

La urbo estis fondita en 1948 kiel hejmo por laboristoj de metalurgia centralo konstruita inter 1941 kaj 1950 por procesi la feran mineralon de la najbarlando Azerbajĝano. Ĝia nomo estis prenita el antikva vilaĝo proksime de la loko, kiu estis detruita de la mongola estro Tamerlano ĉirkaŭ la jaro 1400. Rustavi konvertiĝis en grava industria centro en la transkaŭkazia regiono.

La malapero de Sovetunio en 1991 okazigis katastrofon por Rustavi, kaŭzante la kolapson de la sovetunia integrita ekonomio de kiu dependis la urbon. Nuntempe, multaj industriejoj ĉesis funkcii kaj la 65% de la urba loĝantaro estas maldungita, kun diversaj sociaj problemoj. La loĝantaro reduktiĝis de 160.000 meze de 1990 ĝis 100.000 en 2002.