Ruth GAVISON (hebree רות גביזון, la 28-an de marto 1945 en Jerusalemo kaj la 15-an de aŭgusto 2020)[1] estis israela profesorino pri juro ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi specialiĝis en etnaj konfliktoj, la protekto de malplimultoj, homaj rajtoj, politika teorio kaj procesjuro. Krome ŝi okupiĝis pri demandoj rilate al religio kaj politiko. Ŝi estis membro de la Israela Akademio de Sciencoj[2]

Ruth Gavison
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1945 (1945-03-28)
en Jerusalemo
Morto 15-an de aŭgusto 2020 (2020-08-15) (75-jaraĝa)
Lingvoj hebreaangla vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de JerusalemoUniversitato de Oksfordo • Hebrew Reali School vd
Profesio
Okupo jurosciencisto • profesoro de juro • verkisto vd
Laborkampo jurisprudenco vd
Aktiva en Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Verkado
Verkoj Gavison-Medan Covenant vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ankaŭ lernis kaj subtenis Esperanton[3].

Agado pri homaj rajtoj redakti

Ruth Gavison estis fonda membro de la Asocio por Civilaj Rajtoj en Israelo (ACRI), kie ŝi funkciis dum multaj jaroj kiel kunvenestro kaj kiel prezidanto de 1996 ĝis 1999. Ruth Gavison estis membro de la Internacia Komisiono de Juristoj de 1998 ĝis 2008.

En 2005 ŝi fondis kaj prezidis la centron Metzilah (he:מרכז מציל"ה) por juda, liberala kaj humanisma pensaro kies celo estas agado por antaŭenigi la legitimecon de la ŝtato Israelo kiel juda nacio-ŝtato ligita al demokratiaj kaj liberalaj valoroj kaj al la protekto de homaj rajtoj. Ĝi ankaŭ celas klarigi la bazajn ideojn de cionismo, traktante diversajn aferojn ligitajn al la juda popolo, judaj identecoj kaj la israela-palestina konflikto.

Jura kariero redakti

Gavison estis nomumita por posteno en la Supera Kortumo de Israelo (la plej alta kortumo en Israelo) en 2005, sed ne sukcesis atingi plimulton por la nomumo[4]. Ministro pri justeco Daniel Friedmann laŭdire asertis en 2007, ke ekzistanta Supera Kortumo pravis kontraŭ ŝia nomumo pro malkonsento kun ŝiaj vidpunktoj[5].

Ruth Gavison kaj Esperanto redakti

Ruth Gavison ankaŭ lernis kaj subtenis Esperanton. Jen traduko de Facebook-afiŝo kiun Ruth Gavison aperigis okaze de la 100-a datreveno de L. Zamenhof, 28.4.2017:[3]

"Zamenhof, judo kompetenta pri pluraj "judaj" lingvoj, havis revon: li volis, ke ĉiu homo en la mondo havu duan lingvon, aldone al sia propra gepatra lingvo, en kiu li povu komunikiĝi inter lingvoj kaj kulturoj. Li tial konstruis simplan lingvon, kun malmultaj radikoj kaj simplaj reguloj kaj neniuj esceptoj, kiuj povus formi tian bazon por "monda lingvo." La mondo hodiaŭ havas Esperantan Akademion kaj pli ol unu kaj duonan milionon da parolantoj en diversaj landoj. Zamenhof estis tre estimata en multaj landoj, inkluzive la nian. En ne malmultaj urboj vi trovos Zamenhof-straton. Estas poŝtmarkoj je lia memoro (ĉe ni en 2006) kaj estas ankaŭ Monda Esperanto-Tago.

Oni diras, ke lerni ĉi tiun lingvon, kiu estas relative facila, havas multajn avantaĝojn - krom la kapablo komuniki internacie. Ekzemple, el eksperimento rezultis ke testgrupo, kiu studis jaron de Esperanto kaj poste tri jarojn de la franca, akiris pli bonajn rezultojn en la franca ol alia grupo, kiu studis la francan dum kvar jaroj!

Bela, ĉu ne? Ne vere sukcesa kiel ilo por realigi pacon kaj komprenon inter homoj. Sed kia grandega vizio!

Mi iam eklernis Esperanton antaŭ jaroj, kiam proksima amiko, Moshe Ben Porat, fariĝis fervora parolanto. Kaj nun, post jaroj, mi decidis reveni al lernejo. Estas ĉio en la reto. Speco de mirakla loko nomata Duolingo. Bela!"

Vidu ankaŭ redakti

Israelo

Listo de israelaj esperantistoj

Eksteraj ligiloj redakti

(hebrea) Metzilah (מרכז מציל"ה) en la retejo "Guidestar Israel"

(angla) Mika Levy, Biography of Ruth Gavison, Jewish Women's Archive

(hebrea) Resume of Ruth Gavison, retejo de israelaj premioj

(angla) Retejo de Ruth Gavison

(angla) Debating Israel's Identity - Fathom Journal

Referencoj redakti