Ruy Blas estas tragedia teatraĵo de Victor Hugo. Ĝi estis la unua teatraĵo prezentita ĉe la Théâtre de la Renaissance kaj premierita la 8an de Novembro 1838. Kvankam konsiderita de multaj kiel la plej bonkvalita teatraĵo de Hugo, la teatraĵo dekomence trafis nur mezan sukceson.

Ruy Blas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Victor Hugo
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1839
Ĝenro tragedio
Loko de rakonto Hispanio
vdr
Aktorino Sarah Bernhardt kiel la Reĝino, 1879.

Agadejo redakti

La scenaro okazas en Madrido; la tempo 1699, dum la regado de Karlo la 2-a. Ruy Blas, nome nenobelo (kaj poeto), kuraĝigas ami la reĝinon Maria Anna de Palatinato-Neoburgo. La teatraĵo estas iel vualita krio por politika reformo.

Rolularo redakti

  • Ruy Blas
  • Don Salluste de Bazan, markizo de Finlas
  • Don César de Bazan, grafo de Garofa
  • Don Guritan
  • La Grafo de Camporeal
  • La Markizo de Santa-Cruz
  • La Markizo del Basto
  • La Grafo d'Albe
  • La Markizo de Priego
  • Don Manuel Arias
  • Montazgo
  • Don Antonio Ubilla
  • Covadenga
  • Gudiel
  • Doña Maria de Neuburg, Reĝino de Hispanio
  • La Dukino d'Albuquerque
  • Casilda
  • Servistoj, prizonestro, gvardianoj, paĝioj, damoj, senjoroj, konsilistoj, kaj aliaj korteganoj