Ruy Díaz de Guzmán

Ruy Díaz de Guzmán (Asunciono, ĉ. 15581629) estis konkistadoro kaj kronikisto kriola asunciona; li estis la unua verkisto naskiĝinta en la regiono de la Rivero Plata kaj la unua kiu uzis la toponimon Argentino por la lando kie li estis naskiĝinta. La Argentina estas la nomo per kiu estis konata lia poezia verko Historia argentina del descubrimiento, población y conquista del Río de la Plata, kiu rakontas la okazojn ekde la malkovro fare de hispanoj de la Rivero Plata (erare datita en 1512) ĝis la fondo de la urbo Santa Fe en 1573. La verko estas dividita en kvar partoj, kvankam perdiĝis la lasta kie oni rakontas okazojn vivitajn de la propra aŭtoro.

Ruy Díaz de Guzmán
Persona informo
Ruy Díaz de Guzmán
Naskiĝo 30-an de novembro 1558 (1558-11-30)
en Paragvajo
Morto 17-an de junio 1629 (1629-06-17) (70-jaraĝa)
en Asunciono
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco ParagvajoBolivio vd
Profesio
Okupo esploristo • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La etenda teksto disvastiĝis laŭ diversaj kopioj, sed perdiĝis la manuskripto. Ties uzo de la toponimo Argentina estas la originala, sed kiel referenco al la etendaj teritorioj de la Suda Konuso kiuj havis kiel enirejon "puerta de la Tierra" (terpordo) la Riveron Plata kaj ties apudaĵoj, tio estas la vorto Argentina inkludas en ties verko teritoriojn de la aktualaj Argentino, Paragvajo, Urugvajo, de suda Brazilo kaj Bolivio.

La unua moderna reeldono de La Argentina estis farita en Bonaero en 1836 de Pedro de Angelis laŭ la nomo de "Historia Argentina del Descubrimiento, Población y Conquista de las Provincias del Río de la Plata".

Eksteraj ligiloj redakti