Ryland Peter "Ry" Cooder (15a de Marto, 1947)[1] estas usona muzikisto, kantoverkisto, filmoscenara komponisto, kaj registroproduktoro. Li estas mult-instrumentisto sed li estas plej bone konata pro sia glitogitara verkaro, sia intereso en radikmuziko el Usono, kaj sia kunlaborado kun tradiciaj muzikistoj el multaj landoj.

Ry Cooder
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1947 (1947-03-15) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater kolegio Reed • Santa Monica High School
Familio
Infano Joachim Cooder
Okupo
Okupo gitaristokantistokomponisto • banĝisto • muzikologo • mandolinisto • muzikproduktisto
TTT
Retejo http://rycooder.com
vdr

La soloaĵoj de Cooder aplikiĝis al multaj ĝenroj. Li ludis kun Captain Beefheart, Ali Farka Touré, Eric Clapton, The Rolling Stones, Van Morrison, Neil Young, Randy Newman, David Lindley, The Chieftains, The Doobie Brothers kaj Carla Olson & the Textones (en registroj kaj en filmo). Li formis la bandon Little Village. Li produktoris ankaŭ la samnoman albumon de la grupo Buena Vista Social Club (1997), kiu iĝis tutmonda sukceso. Wim Wenders estis direktoro de la samnoma dokumenta filmo de (1999), kiu estis nomumita por Oskar-premio en 2000.

Cooder estis rangigita la oka en la listo de la gazeto Rolling Stone de 2003 por "La 100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj"[2] (David Fricke's Picks). Rangigo de 2010 fare de Gibson metis lin en la rango 32a.[3]

Soloalbumoj redakti

  • Ry Cooder (Decembro 1970)
  • Into the Purple Valley (Februaro 1972)
  • Boomer's Story (Novembro 1972)
  • Paradise and Lunch (Majo 1974)
  • Chicken Skin Music (Oktobro 1976)
  • Show Time (Aŭgusto 1977)
  • Jazz (Junio 1978)
  • Bop till You Drop (Aŭgusto 1979)
  • Borderline (Oktobro 1980)
  • The Slide Area (Aprilo 1982)
  • Get Rhythm (Novembro 1987)
  • Chávez Ravine (Majo 2005)
  • My Name Is Buddy (Marto 2007)
  • I, Flathead (Junio 2008)
  • Pull Up Some Dust and Sit Down (Aŭgusto 2011)
  • Election Special (Aŭgusto 2012)
  • The Prodigal Son (Majo 2018)[4]

Referencoj redakti

  1. Gillett, Charlie (ĉefa kontribuinto). Ry Cooder. Encyclopædia Britannica. Alirita 30a de Aŭgusto 2011.
  2. "The 100 Greatest Guitarists of All Time", Rolling Stone, 18a de Septembro 2003. Kontrolita 28a de Aŭgusto 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-16. Alirita 2018-07-15.
  3. Gibson.com Reveals Top 50 Guitarists, Plus Readers Poll Results. Gibson Guitar Corporation (28a de Majo, 2010). Arkivita el la originalo je 1 de Junio, 2010. Alirita 3a de Junio, 2010.
  4. "Premiere: Ry Cooder's 'Shrinking Man' from his forthcoming 'The Prodigal Son'". LATimes.com. Alirita la 8an de Marto, 2018.