Ryan's Daughter (filmo)

Ryan's Daughter ("La filino de Ryan") estas filmo de David Lean, aperinta en 1970.

Ryan's Daughter
filmo
Originala titolo Ryan's Daughter
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Freddie Young
Reĝisoro(j) David Lean
Produktisto(j) Anthony Havelock-Allan
Scenaro Robert Bolt
Loko de rakonto Irlando
Muziko de Maurice Jarre
Rolantoj Robert Mitchum • Sarah Miles • John Mills • Christopher Jones • Trevor Howard • Leo McKern • Barry Foster • Evin Crowley • Marie Kean • Barry Jackson
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo situas en izolita vilaĝo sur Duoninsulo Dingle en Irlando dum la 1-a mondmilito. La loĝantoj estas sendependaj naciistoj, primokantaj Britajn soldatojn de apuda armea bazo kaj vilaĝan idioton Michael (John Mills), kaj rankoraj al Rosy Ryan (Sarah Miles), la tro dorlotata filino de tiea trinkejestro Tom Ryan (Leo McKern), kiu sekrete informas la Britojn.

Rosy estas tedata de sia memkontenta vivo kaj revas pri la ekstera mondo - je la bedaŭro de la tiea pastro, Patro Hugh Collins (Trevor Howard). Rosy enamiĝas al la tiea instruisto, Charles Shaughnessy (Robert Mitchum), kiu revenas el vojaĝo al Dublino. Rosy imagas, ke Shaughnessy povos alporti eksciton al sia vivo, sed Shaughnessy provas konvinki ŝin pri la malo. Ambaŭ fine geedziĝas, sed Rosy rapide fariĝas malkontenta pri sia edziniĝo, kvankam ŝi ne komprenas kial.

Iom poste alvenas Majoro Randolph Doryan (Christopher Jones) por preni la komandon de tiea armea bazo. Veterano de la unua mondmilito, li estis dekoraciita per Viktoria kruco pro kuraĝa faro en la batalo, sed li suferas el kriplita kruro kaj bombada ŝoko. Li renkontas Rosy en la trinkejo, kaj Rosy estas tuj allogita al li. Michael ankaŭ ĉeestas kaj senkonscie batadas sian piedon kontraŭ la muro, kio rememorigas la tranĉeojn al Doryan, kiu svenas pro nerva kolapso. Post rekonsciiĝo, Rosy konsolas lin, kaj ambaŭ pasie kisiĝas ĝis la alveno de Ryan kaj la loĝantoj interrompas ilin. La sekvan tagon, ambaŭ renkontiĝas en arbaro kaj ĝuas longan amrilaton.

Charles eksuspektas Rozy, sed li ne malkaŝas siajn suspektojn. Dum promeno al la strando kun siaj lernantoj li malkovras piedspurojn de Rosy kaj Doryan kiuj kondukas lin al groto; poste li trovas konkon en la tirkesto de Rosy, sed rezignas konfronti kun ŝi pri tio. Tamen, Michael ankaŭ vidis la du geamantojn, kaj ŝtelinte la uniformon de Doryan li tiamaniere sukcesas informi la loĝantojn pri la afero. La loĝantoj tuj ekatakas Rosy, moknomante ŝin "putino de la Brita oficiro".

Iun nokton, meze de ŝtormego, IRB-estro Tim O'Leary (Barry Foster) - kiu mortigis policanon pli frue en la filmo - kaj malgranda grupo da kamaradoj alvenas en la trinkejon de Ryan kaj devigas lin helpi ilin rekapti kargon da germanaj armiloj el la ŝtormo. Ryan informas la Britojn, sed partoprenas en la rekapto de armiloj el la ŝtormo; baldaŭ la tuta enloĝantaro alvenas al la strando por helpi. Tamen, O'Leary kaj liaj sekvantoj estas haltigataj de Majoro Doryan kaj liaj homoj sur la vojo kaj estas arestitaj. O'Leary estas pafvundita de Doryan dum provo eskapi, sed Doryan denove havas rememoron kaj svenas. O'Leary estas kaptita, kriante sian lastan deziron al Doryan: "Foriru el mia lando!".

Charles diras al Rosy, ke li scias pri ŝia malfideleco, sed li deziras ebligi, ke tio "estingiĝu". Tamen, tiun nokton, Charles observas Rosy reirantan al Doryan, kaj la sekvan matenon li forvagadas en noktovesto tra la strando, ĝis li estas trovita de Patro Collins, kiu konvinkas lin reveni. Kvankam Rosy deklaras, ke ŝia afero kun Doryan estas finita, Charles decidis forlasi ŝin. Poste, tamen, alvenas popolamaso, akuzante Rosy, ke ŝi informis la Britojn pri la ekspedo de armiloj, senvestigante ŝin kaj tondante ŝian hararon ĝis Patro Collins alvenas por disigi ilin.

Dume, Doryan promenas sur la strando kiam li renkontas Michael-on, kiu konsideras Doryan sian amikon. Michael kondukas Doryan al kaŝejo de armiloj - inkluzive dinamiton - kiuj ne estis retrovitaj, kaj post Michael forkuras, Doryan sin mortigas eksplodigante la eksplodilojn.

La postan tagon, Rosy kaj Charles forlasas la urbon, primokataj de la loĝantoj dum ilia irado. Patro Collins provas konvinki ilin ne rompi ilian geedziĝon, kaj dum ili eniras la buson por Dublino, ilia estonto kune restas necerta.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

Anekdoto redakti

  • Franca kantistino Mylène Farmer mencias "la fille de Ryan" (t.e. "la filino de Ryan") en sia kanzono "L'amour naissant" ("Naskiĝanta amo"), unua titolo el la albumo "Innamoramento" (1999):
L'océan a froid, ma vie comme la
Fille de Ryan, vois
Oceano malvarmas, mia vivo kiel la
Filino de Ryan, vidu
L'océan a froid, ma vie comme la
Fille de Ryan, tu es
Oceano malvarmas, mia vivo kiel la
Filino de Ryan, vi estas

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti