Ryuichi Sakamoto

japana muzikisto (1952–2023)

Ryuichi SAKAMOTO (en japana: 坂本 龍一 - Sakamoto Ryūichi; naskiĝis la 17-an de januaro 1952 en Tokio, mortis la 28-an de marto 2023) estis japana muzikisto, kantaŭtoro, kantisto, komponisto, muzikproduktisto, pianisto kaj ekologia aktivisto[1]. Lia kromnomo estas Kyōĵu, kiu signifas profesoro en la japana lingvo.

Ryuichi Sakamoto
Oskar-premiito
Persona informo
坂本龍一
Naskiĝo 17-an de januaro 1952 (1952-01-17)
en Nakano
Morto 28-an de marto 2023 (2023-03-28) (71-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Tokia Universitato de la Artoj • Tokyo Metropolitan Shinjuku High School • Q21653356 • Soshigaya Elementary School vd
Familio
Patro Kazuki Sakamoto vd
Edz(in)o Akiko Yano vd
Infanoj Miu Sakamoto vd
Profesio
Okupo aktorokomponistomuzikproduktistoaranĝistopianisto • klavaristo • filmkomponisto • universitata instruisto • diskografa artisto • dirigento vd
Aktiva dum 1975–2023 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Kun siaj grupanoj Haruomi Hosono kaj Yukihiro Takahashi de la Yellow Magic Orchestra (YMO), Sakamoto kune kun YMO influis kaj iniciatis kelkajn ĝenrojn de elektronika muziko nome elektropopo/teknopopo[2], sinteza popularmuziko, kiberpunko, ambientmuziko[3] kaj elektroniko[2]. Unu el la klasikaj influoj de Sakamoto estis Claude Debussy[4].

Sakamoto lernis muzikon en Tokia Universitato de Artoj. Li studis etnomuzikologion kun la intenco fariĝi esploristo en tiu kampo, kaj pro sia intereso pri diversaj mondmuzikaj tradicioj, precipe la japanaj (precipe okinavaj), hindaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj[5].

Kiel muzikisto kaj komponisto, Ryuichi Sakamoto laboris en diversaj muzikaj direktoj: ĵazo, novklasika muziko, popmuziko kaj avangarda muziko. Li ankaŭ verkis muzikon por filmoj. Li estas konata kiel kontraŭulo de kopirajto, kiun li trovis malmoderna en la komputila epoko[6][7]. En 2006 Sakamoto, kunlabore kun la japana muzika kompanio Avex Group, fondis Commmons (コ モ ン ズ, Komonzu), platformo kiu celas ŝanĝi la manieron kiel produkti muzikon.

En 1992, Sakamoto komponis la muzikon por la malferma ceremonio de la Olimpiaj Ludoj en Barcelono (1992), kiu estis elsendita tutmonde kaj altiris pli ol miliardon da spektantoj.

Dum la lastaj jaroj li ofte parolis pri ekologiaj problemoj kaj paco en sia verkaro.

Li estis konata kiel kontraŭulo de kopirajto , kiun li trovis malnoviĝinta en la komputila epoko[8].

Verkaro redakti

Aperis preskaŭ 40 albumoj kaj pli ol 20 muzikpecoj pro filmoj i.a. por la filmoj Little Buddha, Babel, The Revenant, The Last Emperor (1987) pro kiu li gajnis Oskar-premion por ties muziko. Inter liaj solo-albumoj troviĝas ekzemple Beauty (beleco) kiu montras integriĝon de okcidenta popmuziko kun tradicia muziko el Japanio, Mezoriento kaj Afriko.

Sakamoto ankaŭ laboris kiel komponisto kaj verkisto de scenaroj por animeoj kaj videoludoj.

Esperanto redakti

Unu el liaj albumoj portas la nomon "Esperanto" (1985).[9]

Eksteraj ligiloj redakti

sitesakamoto.com - la oficiala retejo de Ryuichi Sakamoto

Albumo 'Esperanto", Youtube

Referencoj redakti

  1. (en) Smith, Steve, "Sylvan Sounds, Meant to Be Seen", The New York Times, la 19-an de oktobro 2010.
  2. 2,0 2,1 (en) Lewis, Joh, "Back to the future: Yellow Magic Orchestra helped usher in electronica – and they may just have invented hip-hop, too". The Guardian, la 4-an de julio 2008.
  3. (en) Lester, Paul, "Yellow Magic Orchestra", The Guardian, la 20-an de junio 2008.
  4. (en) Smith, Douglas Q. (la 18-an de oktobro 2010), "Gig Alert: Ryuichi Sakamoto". WNYC, arkivita de la originalo, la 22-an de oktobro 2010.
  5. (en) Freeman, Phil (2006), "Ryuichi Sakamoto Interview", Global Rhythm, World Marketing Inc., 15 (8–12), p. 16,
  6. (en) La filozofio de Ryuichi Sakamoto, TheGuardian.com, la 19-an de majo 2009.
  7. (en) Hoban, Alex, "Turning Japanese: The Philosophy of Ryuichi Sakamoto". The Guardian, la 19-an de majo 2009.
  8. (en) The Philosophy of Ryuichi Sakamoto TheGuardian.com, la 19-an de majo 2009.
  9. [1] en Jutubo.