Rzeczpospolita (gazeto)

Rzeczpospolita ([ʒɛt͡ʃpɔsˈpɔlita], „La respubliko“) post la eldonaĵo "Gazeta Wyborcza" estas la dua plej granda interregiona taga gazeto de Pollando. Ĝi havas eldonkvanton de ĉiutage 200.000 gazetoj kaj laŭ taksoj havas proksimume 1,3 milionojn da legantoj. La gazeton publikigas la eldonejo Presspublica, kiun 51-procente posedas financa grupo de la brito David Montgomery la 49-procente la pola ŝtato.

Rzeczpospolita
taggazetogazeto vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
Sidejo Varsovio
Lando Pollando
TTT Oficiala retejo
vdr

La gazeto de lundo ĝis sabato aperas en por gazetaj eldonaĵoj relative malgranda formato de 45,7 × 30,5 centimetroj - formato kutima ekzemple ankaŭ por la brita gazeto "The Times". La "Rzeczpospolita" havas la reputacion esti pli seka kaj elita ol ekzemple la pli forte vendata maldekstre liberala Gazeta Wyborcza, kiu aŭdacas uzi dezajnelementojn de sensaciemaj kaj politike malprofundaj gazetoj.

La politika linio de la gazeto ĝis la jaro 2006 estis modere liberala-konservativa. La aŭtune 2005 de la naciisme konservativa partio Rajto kaj Justeco (PiS) gvide de Jarosław Kaczyński kreita registaro premis la nomumon de la naciisme katolika ĵurnalisto Paweł Lisicki kiel nova ĉefredaktoro. Sekve pluraj spertaj redaktoroj forlasis la redakcion kaj ili estis anstataŭigitaj fare de naciisme konservativaj aŭ naciisme katolikaj aŭtoroj.

Facile rekoneblas la tri temaj partoj de la gazeto, kies dispartigo videblas kolore: Krom la "normala" novaĵa parto, politika, kultura kaj sporta, sur blanka papero, ekzistas ekonomia parto sur helverda papero kaj ĉiutage aperanta jura parto sur flava papero. Krom tiuj ĉiutage aperantaj rubrikoj unu- ĝis dufoje po semajno aperas aldonaĵoj je diversaj temoj - ekzemple aŭtoj, merkato de aĉeteblaj konstruaĵoj, profesia kariero, televida programo, kulturo kaj vojaĝado. Sabate aperas la felietona aldonaĵo Plus-Minus, en kiu konataj polaj aŭtoroj kaj politikistoj publikigas eseojn pri kulturaj, politikaj kaj historiaj temoj, kovrantaj larĝan gamon da opinioj.

Interesaĵoj redakti

13.11.1941: En Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" (Pola Respubliko) en artikolo Iliaj vortoj kaj agoj polemikas kun "aplomba kaj mensoga germana propagando", asertanta, ke "la milito kun bolŝevikoj estas germana kruca militiro defende de altaj naciaj valoroj, kaj antaŭ ĉio de kristana civilizo kaj religio" donante ekzemplojn interalie de amasa murdo de pastroj.

Eksteraj ligiloj redakti