Sámuel BALOGH [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Sámuel estis hungara kalvinana pastro, verkisto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia frato estis Pál Balogh.

Sámuel Balogh
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1796 (1796-06-06)
en Nagybarca
Morto 15-an de oktobro 1867 (1867-10-15) (71-jaraĝa)
en Širkovce
Religio Kalvinismo vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Gefratoj Pál Balogh • József Balogh vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • kalvinana pastro vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sámuel Balogh [1] naskiĝis la 6-an de junio 1796 en Nagybarca. Li mortis la 15-an de oktobro 1867 en tiama Hungario, en Serke (nuntempa Širkovce en Slovakio).

Biografio redakti

Sámuel Balogh frekventis diversajn lernejojn en Rimaszombat, Sárospatak kaj Késmárk. Li komencis sian pastran karieron en Zsip, poste en aliaj malgrandaj vilaĝoj. Ekde 1819 li verkadis filozofiajn, estetikajn kaj literaturajn artikolojn aperintajn en diversaj gazetoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Áhítatosság órái 1828–1830
  • A különcz (La ekstravaganculo) 1829 - tradukaĵo de August Lafontaine
  • Az ezüst lakodalom (La arĝenta edziĝfesto) 1831 - tradukita teatraĵo de August von Kotzebue
  • diversaj manuskriptoj

Fontoj redakti