Sámuel Havadtőy

usona artisto

Sámuel Havadtőy [ŝAmuel havadtOi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havadtőy Sámuel, tutmonde konata kiel Sam Havadtoy estas hungara-brita-usona pentristo, internofasonisto [1], galeriposedanto.

Sámuel Havadtőy
Sámuel Havadtőy
Sámuel Havadtőy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1952 (1952-08-04) (71-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo pentristo • internodekoraciisto
TTT
Retejo http://galeria56.hu/
vdr

Sámuel Havadtőy [2] Arkivigite je 2016-10-17 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1952 en Londono.

Biografio redakti

Parencoj de Havadtőy migris el Hungario al Britio depost la 2-a mondmilito. Sámuel jam naskiĝis en Londono, sed la familio Havadtőy hejmenvenis antaŭ la Hungara revolucio de 1956. Ili opiniis, ke post la stalinismo demokratiiĝo okazos. Tio fiaskis, tial la familio povis rifuĝi al Londono nur en 1971. En la sekva jaro Havadtőy iris al Novjorko, kie li vivis ĝis 2000. Post la alveno li komencis krei pentraĵojn kaj grafikaĵojn. Li aliĝis al la usona arta vivo, li vivis kune kun Yoko Ono 2 jardekoin. En 1978 li establis propran firmaon pri internofasonado, en 1992 propran galerion. Li dizajnis hejmojn de famaj artistoj kiel ekzemple tiu de John Lennon kaj Keith Haring. Inter 1986 kaj 1990 li ofte loĝis en Svislando kaj li ofte revizitis Hungarion. En 2000 li reprenis la hungaran ŝtatanecon, sed li vivas en Budapeŝto kaj Szentendre, ankaŭ en Ligurio.

Elektitaj ekspozicioj (nuntempaj) redakti

Elektitaj artaĵoj redakti

  • Sibui-sorozat lapja (serigrafiaĵo)
  • Shileni 2 (serigrafiaĵo)

Fontoj redakti