Sámuel Jósika (ĉefkanceliero)

JÓSIKA Sámuel barono (pr. jo:ŝika ŝa:muel) estis hungara politikisto, ĉefkanceliero de Transilvanio naskita en Koloĵvaro la 7-an de julio 1805 kaj mortinta en Vieno la 28-an de marto 1860.

Sámuel Jósika
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1805 (1805-07-07)
en Kluĵo
Morto 28-an de marto 1860 (1860-03-28) (54-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr
thumbs
thumbs

Biografio redakti

Barono Sámuel Jósika estis nomumita konsilanto al kortega kancelario de Transilvanio en 1831, poste li havis altrangon kortegan. En 1834 li ekstaris al la fronto de konservativa partio en la landkunveno de Transilvanio. En 1840–41 li partoprenis en la laboro de komisio por ellaboro de la kriman kodon (kune kun Ferenc Deák, Bertalan Szemere ktp.), en 1844 li iĝis vicprezidanto de kortega koncelario de Transilvanio. De 1846 ĝis 10-a de aprilo 1848 li estis ĉefkanceliero de Transilvanio. En 1848 li estis kontraŭ la unuigo de Hungario kun Transilvanio. Kune kun György Apponyi kaj Emil Dessewffy li instigis la kortegon de Vieno por venki la hungaran liberecbatalon. Post 1849 kiel ano de la malnova konservativa partio li deziris restarigi la konstitucion de 1847.

Fonto redakti