Sámuel Jósika (ministro)

JÓSIKA Sámuel barono (pr. jo:ŝika ŝa:muel) estis hungara liberala politikisto, ministro, grandbienulo naskita en Salzburg la 23-an de aŭgusto 1848 kaj mortinta en Kluĵo la 4-an de junio 1923.

Sámuel Jósika
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1848 (1848-08-23)
en Salcburgo
Morto 4-an de junio 1923 (1923-06-04) (74-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Biografio redakti

Barono Sámuel Jósika estis inter 1885 kaj 1888 ĉefprefekto de departemento Kolozs, de 1888 prezidanto de la Erdélyi Gazdasági Egyesület kaj de la Erdélyi Római Katolikus Státus. De 1891 li estis deputito, de 1893 administrativa sekretario de ministerio por internaj aferoj. Inter 18-a de januaro 1895 kaj 20-a de januaro 1898 li estis ministro ĉirkaŭ la persono de reĝo en la registaro Dezső Bánffy, en 1910 vicprezidanto de la supera ĉambro, en 1912 ĝia prezidanto. Post 1919 li translokiĝis al sia bieno de Transilvanio. Li estis ĝis sia morto prezidanto de la Országos Magyar Párt en Rumanio.

Fonto redakti