Sámuel Köleséri

KÖLESÉRI Sámuel pli maljuna, estis hungara reformita pastro, eklezia verkisto naskita en Nagyvárad en 1634 kaj mortinta en Debreceno la 15-an de julio 1683.

Sámuel Köleséri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1628 (1628-11-30)
en Oradea
Morto 16-an de julio 1683 (1683-07-16) (54-jaraĝa)
en Debrecen
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj hungaralatina vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo teologa verkisto • kalvinana pastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sámuel Köleséri studis en Nagyvárad, finis universitaton en 1654 en Leiden, poste estadis por longa tempo en Anglujo. En 1657 li revenis Hungarujon kaj estis teologia profesoro en Nagyvárad. Ekde 1659 en Szendrő, post 1667 en Tokaj, poste fuĝinte pro persekuto li estis pastro en Debrecen, kie en 1681 iĝis dekano. Li verkis teologiajn traktatojn, predikaĵojn, preĝaĵojn, okazajn paroladojn kaj poemojn en hungara kaj latina lingvoj. Al Biblio presitan en Várad li faris marĝennotojn.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Idvesség sarka… (Sárospatak, 1666);
  • Bankodo Lelek Nyögesi… (Sárospatak, 1666);
  • Arany Alma… (prédikációk, Kolozsvár, 1673);
  • Atyai dorgálásnak jó izü Gyümölcse (Kolozsvár, 1675).

Fonto redakti