ALBRECHT Sándor (albreht) estis hungara komponisto, orgenisto, kapelestro naskita en Arad la 12-an de aŭgusto 1885 kaj mortinta en Pozsony la 30-an de julio 1958.

Biografio redakti

Sándor Albrecht studis en Budapeŝto en la Muzikakademio Franz Liszt ĉe János Koessler, István Thomán kaj Béla Bartók. Por du jaroj li vojaĝis eksterlande, pli poste li iĝis la organisto de katedralo de Pozsony ekde 1908 kaj instruisto de muziklernejo de urbo. Ekde 1921 li estis ĥorestro de Eklezia Muziksocieto kaj de katedralo, direktoro de muziklernejo.

Memuaro redakti

  • Bartók Béla–ahogy én ismertem (Muzsika, 1958–59).

Literaturo redakti

  • Szalatnai Rezső: Meghalt A. S. (Muzsika, 1958. 10. sz.);
  • Ferdinand Klinda: Alexander A. (Bratislava, 1959; ismerteti: Szalatnai Rezső, Muzsika, 1960).

Fonto redakti