Sándor Bánvárth

Sándor Bánvárth [ŝAndor bAnvArt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánvárth Sándor estis hungara agronomo, parlamentano. Lia frato estis Aladár Bán. Sándor Bánvárth [1] Arkivigite je 2016-11-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1-an de decembro 1876 en Várpalota, li mortis la 11-an de septembro 1930 en Magyaróvár.

Sándor Bánvárth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1876 (1876-12-01)
en Várpalota
Morto 11-an de septembro 1930 (1930-09-11) (53-jaraĝa)
en Magyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Biografio redakti

Sándor Bánvárth frekventis piaristan gimnazion en Veszprém (urbo), poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1899, sed li studis ankaŭ juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li estis asistanto en la akademio. Inter 1920 kaj 1930 li estis direktoro de la menciita akademio, kie li establis kolegion en 1929. Li ricevis premion en 1917, li estis nomumita ekonomia ĉefkonsilisto en 1923. Li estis parlamenta deputito (1927–1930). Li multe okupiĝis pri bredado de ĉevaloj, bovoj, ŝafoj, porkoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ausztria, Svájc és Dél-Németország állattenyésztéséről (1910)
  • Bericht des Landwirtschaftlichen Vereines des Komitates Moson für das Jahr 1917 (1918)
  • Kurzer Auszug aus dem Jahrbuche der Königliche Ungarischen Landwirtschaftliche Akademie zu Magyaróvár, von ihrem 108 (1927)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti