Sándor Balázs (verkisto)

BALÁZS Sándor [bala:ĵ ŝa:ndor] estis hungara verkisto, ĵurnalisto, tradukisto naskita en Koloĵvaro la 26-an de decembro 1830 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de aŭgusto 1887. Lia nobela antaŭnomo estis kászonfeltízi, lia edzino estis Vilma Bognár.

Sándor Balázs
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1830 (1830-12-26)
en Kluĵo
Morto 1-an de aŭgusto 1887 (1887-08-01) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Gábor Balázs vd
Edz(in)o Vilma Bognár vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistobibliotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Sándor Balázs preparis sin inĝeniero. Li redaktis en 1862–64 kaj en 1865 la revuojn Ország Tükre, en 1865–66 Magyarország és a Nagyvilág, en 1872 Házibarát, en 1877–78 la Petőfi Társaság Lapja, pli poste li iĝis la bibliotekisto de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li estis ordinara membro de Societo Petőfi kaj Societo Kisfaludy (1876). Ekde 1881 li estis bibliotekisto de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li sinmortigis.

Verkoj redakti

  • Első szerelmem (Hölgyfutár, 1851);
  • A strike (popolteatraĵo, kune kun Ede Szigligeti, Pest, 1872);
  • Tarka képek (Beszély és rajzgyűjtemény, I-II., Bp., 1880).

Fonto redakti