Sándor Bihari (pentristo)

BIHARI Sándor estis hungara pentristo naskita en Rézbánya la 19-an de majo 1855 kaj mortinta en Budapest la 28-an de marto 1906.

Sándor Bihari
Memportreto
Memportreto
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1855 (1855-05-19)
en Băița
Morto 28-an de marto 1906 (1906-03-28) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Sándor Bihari

Biografio redakti

Sándor Bihari infaniĝis en Nagyvárad. Li translokiĝis en 1874 Budapeŝton kaj li laboris en fotolaborejo kiel retuŝisto, dume li kvalifikiĝis en la modeldesegnolernejo de Bertalan Székely. En 1876 li translokiĝis Vienon, kie li vizitis ankaŭ la artakademion kaj inter 1878 kaj 1879 li estis ĝia ordinara studento. En 1883 li vojaĝis Parizon por studi, dume li kopiis la pentraĵojn de Louvre por artkomercistoj. Inter 1890 kaj 1891 li gvidis pentristlernejon. Tie li konatiĝis kun impresionismo kaj kun tendeco plein air, kiu influis decide sian pli postan arton. Post reveno al Hungarujo li laboris en Szolnok ĉe Lajos Deák-Ébner. Pli poste li estis unu el fondintanoj de Artistkolonio (Szolnok).

Premioj redakti

  • Premio de Képzőművészeti Társaság, (1886)
  • Vaszary-premio, (1889)
  • Ferenc József-premio, (1896)

Ĉefaj verkoj redakti

  • Kereszttűzben, (1885)
  • Bíró előtt, (1886)
  • Zsigmond király és Ulászló találkozása Szent László sírjánál, (1898)

Ekspozicioj redakti

  • (1906), Képzőművészeti Társaság
  • (1911), Szent György Céh
  • (1919), Nemzeti Szalon
  • (1950), Fényes Adolf Terem (memorekspozicio)

Liaj disĉiploj (elekto) redakti

Verkoj redakti

  • Szellemi élet, (1897)
  • Magamról, (1904) (Művészeti Krónika)

Literaturo redakti

Fónagy Béla: Bihari Sándor [1]

Fontoj redakti

  • Kieselbach Galerio kaj Aŭkciejo [Ghttp://www.kieselbach.hu/s-327&bihari+sandor.html]
  • Arto en Hungario [2]