Sándor Dankó [ŝAndor dankO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dankó Sándor estis hungara juristo, juĝisto, amatora astronomo.

Sándor Dankó [1] Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de julio 1922 en Ártánd. Li mortis en 1995 en Szolnok.

Biografio redakti

Sándor Dankó frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Karcag, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Debrecen, li doktoriĝis en 1944. Post siaj studoj li tuj soldatiĝis, poste li estis militkaptito. Li povis reveni nur en 1948. Post la juĝista fakdiplomo en 1951 li estis nomumita juĝisto en Szolnok. Dum la Hungara revolucio de 1956 li apogis la revolucion. En 1961 li eklaboris kiel juristo en fabriko en Tiszaszederkény. Dum libertempoj li okupiĝis konstante pri astronomio, eĉ li ricevis memormedalon en 1978. Li disvastigis la astronomion al simplaj homoj.

Fontoj redakti