Sándor Devich

Sándor Devich [ŝAndor deviĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Devich Sándor estis hungara violonisto, altlerneja instruisto, fondinta membro de Arĉa Kvaropo Bartók, membro de Societo Ferenc Liszt. Lia frato estis János Devich.

Sándor Devich
Sándor Devich
Sándor Devich
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1935 (1935-01-19)
en Szeged
Morto 20-an de januaro 2016 (2016-01-20) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o János Devich
Edz(in)o Klára Körtvélyessy
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Sándor Devich [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1935 en Szeged, li mortis la 20-an de januaro 2016 en Budapeŝto.

Vivhistorio redakti

Sándor Devich lernis pianadon en sia naskiĝurbo, poste violonadon jam en muziklernejo en Budapeŝto. Li studis poste en meznivela muziklernejo (nuntempa konservatorio) inter 1948-1954, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1959. Lia ĉefinstruisto estis Ede Zathureczky, aliaj signifaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Erzsébet Szőnyi. Jam dum la studentaj jaroj li violonadis en la Ŝtata Koncerta Orkestro, same en la Filharmonia Orkestro. En 1958 li estis fondinta membro de Arĉa Kvaropo Komlós (la baldaŭa Arĉa Kvaropo Bartók). Kun tiuj orkestroj li koncertis en la tuta mondo. Krom la koncertoj en 1981 li ekinstruis en la Altlernejo, inter 1988-1997 li estis vicrektoro. Li ricevis sola aŭ kun orkestro premiojn inter 1981-2009, en 1970premion Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mi a vonósnégyes? (1985)
  • A pizzicatóról, a szinkópáról és a "viselkedésről (1997)
  • A vonósnégyes egykor és ma (2005)
  • Üzenetek (2007)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti