Sándor Fürst

hungara politikisto

FÜRST Sándor [Furŝt ŜA:ndor] (27-an de novembro 1903, Rum – 29-an de julio 1932, Budapeŝto) estis hungara oficisto, komunista politikisto. Li laboris en la fabriko Ruggyanta (rezino), agadis en socialdemokrataj sindikatoj. Li estis ano de la Hungara Komunista partio ekde 1926. Oni plurfoje arestis lin ekde 1928, sed ne povis enprizonigi lin (sede li estis maldungita). Li agadis en la komunista movado kaj estis arestita post eksplodigo de la fervoja ponto en Biatorbágy. La stataria juĝistaro juĝis lin je morto kaj li estis ekzekutita kun Imre Sallai.

Sándor Fürst
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1903 (1903-11-27)
en Rum
Morto 29-an de julio 1932 (1932-07-29) (28-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

Kontraŭ la juĝo protestis la hungara poeto Attila József per flugfolio, kiun li verkis kun Gyula Illyés.

Literaturo redakti

  • Gárdos Miklós: Két ősz között (Bp., 1959)
  • Mesterházy Lajos: A haza. Hősök voltak (novelo, Bp., 1956)
  • Pesold Ferenc: Újpesti ház (r. Bp., 1961)
  • Gelléri Andor Endre: Ekzekuto de ukrainoj: omaĝe al la memoro de Sallai kaj Fürst (Tradukis Tibor Papp)