Sándor Forgách [ŝAndor forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Sándor estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Glancz [glanc], lia familia nomvarianto estis Forgács [forgAĉ].

Sándor Forgách
Sándor Forgách en 1927
Sándor Forgách en 1927
Persona informo
Naskonomo Glancz Sándor
Naskiĝo la  4-an de februaro 1890(nun 1890-02-04)
en Hungario Szolnok (Hungario)
Morto 1944
en Germanio koncentrejo Auschwitz (Nazia Germanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr
Sándor Forgách (dekstre)

Sándor Forgách [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1890 en Szolnok, li mortis en 1944 en Koncentrejo Auschwitz (Nazia Germanio, nun en Pollando).

Biografio redakti

Sándor Forgách devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1909. Post siaj studoj li aliĝis al pluraj provincaj trupoj. En 1915 li edziĝis. Inter 1921 kaj 1935 li apartenis al Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo. Dum la 2-a mondmilito li gvidis judan teatron en Kolozsvár. En 1944 li estis deportita al koncentrejo Auschwitz, kie li mortis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Fontoj redakti