Sándor Gánóczy [ŝAndor gAnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gánóczy Sándor, france Alexandre Ganoczy (naskiĝis la 12-an de decembro 1928 en Budapeŝto [1]) estas hungara-franca pastro, teologo, profesoro, membro (ekstera (2013) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Gánóczy

Biografio redakti

Sándor Gánóczy studis teologion kaj filozofion en sia naskiĝurbo, Parizo, Romo. En 1953 li pastriĝis, poste li estis pastro de migrintaj hungaroj en Parizo. Li doktoriĝis en Romo en 1963. Li estis nomumita privata profesoro pri ekumena teologio kaj dogmatiko en Münster en 1967, sed li instruis samtempe en katolika instituto en Parizo. Post du jaroj li doktoriĝis (Ph.D) el filozofio en Sorbono. En 1992 li estis nomumita katedrestro en Würzburg, samtempe institutestro pri Kalvino. En 1996 li pensiuliĝis kaj vivas en Dauphin. En 2009 li ricevis hungaran premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Calvin, théologien de l'Egliswe et du Ministére (1964)
  • Devenir chrétien, essai sur l'historicité de l'existence chrétienne (1973, angle en la sekva jaro)
  • Einführung in die Dogmatik. Darmstadt, Wissenschaftsliche Buchgesellschaft (1983)
  • Liebe als Prinzip der Theologie (1994)
  • Határon innen, határon túl. Teológiai párbeszédek. (2009)

Fontoj redakti