Sándor Garamszeghy

Sándor Garamszeghy [ŝAndor garamsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Garamszeghy Sándor estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Goits, lia posta familia nomo estis Géczy ĝis 1925, poste Garamszeghy ĝis 1940. Li uzis sian nomon ankaŭ: Garamszeghy Géczy Sándor.

Sándor Garamszeghy
Persona informo
Naskonomo Goits Sándor Béla
Naskiĝo la  9-an de marto 1879(nun 1879-03-09)
en Hungario Mezőkövesd (Hungario)
Morto la 8-an de aŭgusto 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroverkisto
vdr
Sándor Garamszeghy (meze)

Sándor Garamszeghy [1] naskiĝis la 9-an de marto 1879 en Mezőkövesd, li mortis la 8-an de aŭgusto 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Garamszeghy post lernado iĝis oficiro, sed poste li forlasis tiun profesion. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1907, poste li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premion en 1911. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis militkaptito en Siberio. Hejmenveninta en 1917 li denove ricevis rolojn en la Nacia Teatro. En 1923 li edziĝis, en 1932 li estis nomumita "eterna membro" de la Nacia Teatro. Li pensiuliĝis en 1936, tamen pli malofte li estis videbla sur scenejo ĝis 1944. Li ankaŭ reĝisoradis kaj verkis dramojn kaj scenarlibrojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A végzetes nyakék (1912)
  • Halcyone (1919) – John Derringham
  • Matyószerelem (1922) – Matyi
  • Családi pótlék (1937) – Ajtay, elnök
  • Késő (1943)

Liaj reĝisoraĵoj, samtempe liaj scenarlibroj redakti

 
Ĉefrolantoj de Matyólakodalom
  • Gróf Mefisztó I-II. (1920)
  • Matyólakodalom (1920)
  • Matyószerelem (1922)

Liaj dramoj redakti

  • Matyólakodalom (1914)
  • Hung-Yü (1919)
  • Matyószerelem (1935)

Fontoj redakti