Sándor Hatvany Deutsch

HATVANY DEUTSCH Sándor, barono [hatvani dajĉ] estis hungara fabrikposedanto, vicprezidanto de la Landa Unuiĝo de Fabrikposedantoj naskita en Arado la 17-an de novembro 1852 kaj mortinta en Nagysurány la 18-an de februaro 1913. Liaj filoj estis Ferenc Hatvany kaj Lajos Hatvany.

Sándor Hatvany Deutsch
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1852 (1852-11-17)
en Arad
Morto 18-an de februaro 1913 (1913-02-18) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Lajos HatvanyFerenc Hatvany
Okupo
Okupo entreprenisto • bankisto
vdr

Biografio redakti

Barono Sándor Hatvany Deutsch devenis el juda familio. Post siaj studoj en 1873 li enpaŝis la firmaon fonditan de sia avo en 1822 (Deutsch I. és Fia). En 1881 kune kun aliaj firmaoj li aĉetis la sukerfabrikon de Nagysurány. Li estigis modernajn sukerfabrikojn en Hatvan, Sárvár, Oroszka kaj Sarkad. Li havis gravan rolon en la akirado de merkatoj transoceanaj por sukereksporto. De 1894 li estis prezidanto de la Magyar Cukorgyárosok Országos Egyesülete (Unuiĝo Landa de Hungaraj Sukerfabrikistoj), kiun li mem fondis. De 1903 li estis ĉambrano supera de la landkunveno. En 1908 li ricevis la rangon de barono. Li havis rolon ankaŭ en la evoluigo de la hungara muelejindustrio.

Fonto redakti