Sándor Juhász Nagy

hungara politikisto

Sándor Juhász Nagy [ŝAndor juhAs nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Nagy Sándor estis hungara politikisto, ministro, advokato. Lia origina nomo estis Nagy Sándor.

Sándor Juhász Nagy [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1883 en Kaba. Li mortis la 10-an de majo 1946 en Debrecen.

Biografio redakti

Sándor Juhász Nagy lernis en Debrecen, Kolozsvár kaj Budapeŝto. En 1910 li advokatiĝis, en la sama jaro li iĝis parlamentano ĝis 1918. En 1913 li estis ĉefnotario de la kalvinana eklezio. Dum la Kalistefa revolucio li estis komence subministro, poste ministro pri justico ĝis Hungara Sovetrespubliko. Baldaŭe li retiriĝis, eĉ li migris al Vieno. En 1923 li hejmenvenis. En 1944 Gestapo arestis lin kelkajn tagojn. Post la 2-a mondmilito li denove estis parlamentano, krome li ricevis la titolon universitata profesoro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyar októberi forradalom története (Historio de la hungara oktobra revolucio), (1945)

Fontoj redakti