Sándor Károly (verkisto)

KÁROLY Sándor (ka:roj) estis rumanuja hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Arad la 27-an de marto 1894 kaj mortinta en Arad la 29-an de januaro 1964. Li estis la pli juna frato de verkisto, ĵurnalisto József Károly.

Sándor Károly
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1894 (1894-03-27)
en Arad
Morto 29-an de januaro 1964 (1964-01-29) (69-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Sándor Károly lernis en sia naskiĝurbo la metion de presisto, kaj ĝis la unua mondmilito li laboris en presejoj de Arad, Nagyvárad kaj Budapeŝto kiel kompostisto. Dume siaj fakvojaĝaj vagadoj li estis en pluraj urboj de Aŭstrio kaj Italujo. El rusa, itala kaj serba frontoj li sendis raportaĵojn al gazetoj budapeŝtaj kaj aradaj. En 1918–19 li redaktis en Békéscsaba la gazeton Csabai Napló. Reveninte al Arad li estis ĵurnalisto ĉe la Aradi Közlöny, poste Arad és Vidéke, ekde 1923 denove li estis interna kunlaboranto de Aradi Közlöny. Ekde 1925 ĝis ĝia ĉeso en 1940 li estis raportisto, respektive redaktoro de Aradi Hírlap. Dum la dua mondmilito li estis laborservulo. Post 1945 li estis redaktoro de Szabadság en Arad, poste raportisto de Jövő (1948–49). En 1950 oni maldungis lin pro lia artikolo verkita en 1937 kontraŭ Stalin, kaj li laboris unue en sukerfabriko, poste kiel magazenisto. Ekde la 60-aj jaroj li denove povis publiki.

Teatraĵoj prezentitaj redakti

  • Tálalva van, Arad, 1935;
  • A diktátor és a halál, Arad, 1936;
  • Gyergyói emlék, Szeged, 1938;
  • Álarcok, Arad;
  • Táncsics Mihály kiszabadítása, 1946;
  • Égből pottyant vendég, Timişoara, 1957.

Verkoj redakti

  • Bicsérdy a gyilkos! Röpirat a legújabb tömegőrületről, Arad, 1926;
  • Az 500-ik emelet;;, romano., Bk., 1929;
  • Én vagyok az út, a hazugság... romano, Bécs-Bp., 1930;
  • Láng, romano [Nagyvárad], 1934;
  • 1984 [milnaŭcentokdekkvar]. Látomás, romanoj, Brassó, 1934;
  • Váratlan vendég, romano, Brassó, 1935;
  • Heten egy szobában, romano, Temesvár, 1936;
  • Látomás, romano., Brassó, 1936;
  • Tüzes trón, 1939;
  • Bűvös ital, romano, Brassó, 1938;
  • Különös történetek, rakontoj, Mvh., 1958;
  • Égből pottyant vendég, teatraĵo en 2 aktoj, Bk., 1960;
  • Az ajándék, unuakta, Temesvár, 1962;
  • Mosolygó esztendők, aŭtobiografia romano, Bk., 1962;
  • Keserűsó. Szatírák, paródiák, Temesvár, 1975;
  • Mosolygó esztendők. Kalandos évek, aŭtobiografia romano, Bk., 1979.

Fontoj redakti