Sándor Kibédi Varga (filozofo)

KIBÉDI VARGA Sándor (germane Alexander Varga von Kibéd;) estis hungara filozofo kaj psikologo naskita la 18-an de marto 1902 en Szentgerice, Hungario kaj mortinta la 17-an de junio 1986 en Munkeno, Germanio. Li estis patro de poeto, literaturhistoriisto Áron Kibédi Varga.

Sándor Kibédi Varga
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1902 (1902-03-18)
en Gălățeni
Morto 17-an de junio 1986 (1986-06-17) (84-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filozofo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Siajn filozofiajn studojn Kibédi Varga faris en Budapest, Berlin, Jena kaj Heidelberg. Li doktoriĝis en 1924. En 1929 li estis privatprofesoro en Szeged. Lia fakkampo estis la konteorio kaj kaj la ĝenarala valorteorio. Inter 1929 kaj 1941 li estis bibliotekisto de MTA. En Universitato Budapeŝto en 1931 li estis privatprofesoro, en 1937 ordinara profesoro. Li estis ĉefsekretario de la Magyar-Német Társaság (Hungara-Germana Asocio). En 1941–44 li estis ministerikonsilanto. Li forlasis Hungarujon en la lasta periodo de la milito. Ekde 1946 li prelegis filozofion en universitato de München. En 1951 li ricevis la titolon eksterordinara profesoro. Ekde 1959 li estis profesoro de filozofio en katedro de la pedagogia universitato. Inter 1955 kaj 1977 li estis komendoro de la hungara sekcio de la Ordeno de Johanitoj. En Hungarujo aperis pluraj el liaj verkoj. Dum elmigrado li publikis nur en la germana lingvo.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Einführung in die Erkenntnislehre, Die Grundrichtungen und die Grenzen der Erkenntnis der Wahrheit (München 1953, en korea lingvo: 1965);
  • Macht und Ohnmacht der Vernunft, Zur Einführung in die Philosophie Kants (München 1967);
  • Erklärung der Grundbegriffe von Kant's Kritik der reinen Vernunft (samloke 1971);
  • Geschichtliche Einführung in die Grundbegriffe der Philosophie - Der Ursprung der Europäischen Philosophie (samloke 1977);
  • A szellem hatalma (samloke 1980);
  • Die Philosophie der Neuzeit, Die grossen Denker Europas (samloke 1980).

Fonto redakti