Sándor KISFALUDY [kiŝfaludi], hungare Kisfaludy Sándor estis hungara poeto, pli maljuna frato de Károly Kisfaludy, membro de Societo Kisfaludy.

Sándor Kisfaludy
Persona informo
Kisfaludy Sándor
Naskiĝo 27-an de septembro 1772 (1772-09-27)
en Sümeg
Morto 28-an de oktobro 1844 (1844-10-28) (72-jaraĝa)
en Sümeg,  Hungario
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Karolo Kisfaludy vd
Edz(in)o Róza Szegedy vd
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Sümeg, en la 27-an de septembro 1772. La patro estis departementa ĉefjuĝisto, vivanta en Tét. Li frekventis la lernejon en la proksima Győr kun bonaj rezultoj, poste li lernis filologon kaj juron en Pozsony. En 1790 li interesiĝis pri parlamentado kaj iĝis patrioto. Aleksandro ankaŭ frekventis la germanlingvan teatron, fine li lernis violonadon. Post 2 jaroj lia patro hejmenvokis lin por komenci jurajn laborojn. Tiu laboro ne plaĉis al li, tial li soldatiĝis en Transilvanio, poste li trovis sin en Vieno, kiel gvardiano. Tie li lernis france kaj itale, dume li aliĝis al literatura rondo. Pro konflikto li devis servi plu en Mailand, kie la Habsburga Imperio malvenkis kaj li mem iĝis militkaptito de francoj en Francujo. Tie li verkis poemojn. Post la reveno li denove servadis en la armeo.

En 1800 li forlasis la armeon, iĝis edzo kaj unue en Kám, poste en Sümeg li iĝis bienulo kaj oferis sian vivon al la literaturo. Tie li mortis en Sümeg, en la 28-an de oktobro 1844.

Ĉefverkoj redakti

  • Himfy szerelmei (=Amatinoj de Himfy) poemaro
  • poemoj en diversaj revuoj, ankaŭ en Aurora, kiun lia pli juna frato redaktadis
  • diversaj teatraĵoj

Memoraĵoj redakti