Sándor KONEK [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konek Sándor estis hungara statistikisto, juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1867).

Sándor Konek
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1819 (1819-08-18)
en Peŝto
Morto 1-an de aŭgusto 1882 (1882-08-01) (62-jaraĝa)
en Balatonfüred
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Ida Konek
Okupo
Okupo juristo • statistikisto • lerneja majstro
vdr

Sándor Konek [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1819 en Pest (urbo). Li mortis la 1-an de aŭgusto 1882 en Balatonfüred.

Biografio redakti

Sándor Konek frekventis universitaton en urbo Pest inter 1834-1839, poste li eklaboris en Buda en la ŝtata administrejo. En 1841 li iĝis diplomita advokato. En 1845 li ekinstruis en akademio de Győr, baldaŭe en Pozsony. Ekde 1854 li ĝismorte instruis en Reĝa Universitato de Pest, kie li estis rektoro en 1869 kaj katedrestro dum jardeko. Li estis unu el la pioniroj de la hungara statistika scienco.

Verkaro (elekto) redakti

  • A’ statistika elmélete (Teorio de l' statistiko), (1847)
  • Egyházjogtan kézikönyve, különös tekintettel a Magyar Sz. Korona tartományaira (1863) - ĉefverko pri la eklezia juro
  • A magyar korona országainak legújabb népesedési mozgalmai (1868)
  • A magyar birodalom statisztikai kézikönyve folytonos tekintettel Ausztriára (1875)
  • Bányászatunk jelen állapota s teendőink annak sikeresb kifejtésére (Stato de nia minado kaj farendaĵoj por ties evoluo), (1882)

Fontoj redakti